fantazio

fantazi/o (1)

  1. Krea imago: ĝi flamigis vian infanan fantazion (Z); la fantazio dependas nur de la nedaŭra kaj hazarda asociado kaj disociado de ideoj.
  1. Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago: verko plena de fantazio; lasi liberan kuron al sia fantazio; ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio, neniam efektivigebla? (Z).
  1. Bildo ekzistanta nur en la imago, ne en la realo: iu iras, jen en la fino de la strato!-Kie iras? Vi ĉiam havas iajn fantaziojn! (Z); oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio (Z); ideoj, kiuj ŝajnas senenhava fantazio (Z).
    fantasto, ĥimero, iluzio, mito, revo, utopio.
  1. [MUZIKO] Liberforma komponaĵo, kiu povas esti ankaŭ kunmeto de operaj temoj por piano aŭ malgranda orkesto.
  • fantazia
    1. Imagoplena.
    1. Kaprica, sendirekta, se neregula: ŝi plektis fantaziajn kronojn el floroj (Z); fantazia vesto.
    1. Nereala, senbaza, nur imagita: fantazia rakonto; tio estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura (Z).
  • fantazii (tr)
    1. Kaprice imagi: fantazii strangan rakonton.
      deliri.
    1. Fantazie verki, fari: amuza sceno fantaziita de Aristofano.
    1. [MUZIKO] (ark.) Improvizi: fantazii sur tamburo (Z).
  • fantaziaĵo
    Fantazio 3.
  • fantaziulo
    Persono kaprica, strange pensanta kaj aganta.
    originalulo, viziulo.
  • senfantazia
    Ne havanta fantazion.
    plata, proza, seka, sobra.

    fantazio


    Iel rilatitaj:

    atentx bridx delirx fex havx kastelx kostumx pensx scix