obskura

obskur/a

  1. Malluma, ne ebliganta klaran vidon: obskura ĉambro; (f) obskura intrigo.
  1. Nekonata, senfama: obskura sciencisto, akademiano.
  • obskuro
    Stato de io obskura: ĉiu ja, eĉ en obskuro, trafas (K).
  • obskuri
    Karakteriziĝi per obskuro.
  • obskuranto, obskuristo
    Malamiko de la klerigo kaj de la mensa liberigo.
  • obskureco
    Eco de io, iu obskura.
  • obskurantismo
    Politika-religia sistemo, kontraŭa al la klerigado kaj mensa liberigo.
    RlM. 'obskurismo' sufiĉus por tiu nocio.
  • klarobskuro
    Klaroskuro.

    obskurx


    Iel rilatitaj:

    pensx