menso

mens/o (3)

Tiu parto de vivanta estaĵo, kiu pritraktas informojn, konscie aŭ ne: la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano (Z); instruistoj, kiuj klerigos la menson de mia filino (Z); ekspluati ĉion, kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso (Z); la infano havis la menson kaj koron de la patrino (Z); amu vian Dion per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso (N).
animo, cerbo, imago, intelekto, penso, prudento, saĝo. [VIDU] mensostato.
  • mensa
    Okazanta en la menso, rilata al ĝi: ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, restis nur vivanta korpo (Z); mensa kalkulado; la mensa energio; homoj malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense (Z).

    menso


    Iel rilatitaj:

    agorafobix atentx bodix cerbx ciklotimix demencx depresix konsiderx materialx memorx pensx penx scix