sugesti

sugest/i (tr)

  1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas: sugesti al iu la respondon; sugesti al iu denuncon de amiko, rezignon pri rajto.
  1. Proponi kiel hipotezon: mi sugestas, ke vi obeis alian personon kaj ne agis meminiciate; mi sugestas, ke vi iom ripozus.
  1. (io) Estigi en la menso, venigi bildon, ideon: bona muziko sugestas la sentojn volitajn de la aŭtoro; vorto, kiu sugestas alian; (analoge) tiu statuo sugestas la movon.
    aludi.
  • sugesto
    Ago de tiu, kiu sugestas: vi agis iom sub sugesto kaj fremda influo (Z).
  • sugesta
    Entenanta sugeston: sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon); sugestaj pozoj (inspirantaj amoremon).
    sugestio.

    sugestx


    Iel rilatitaj:

    aludx atentx pensx scix