fadeno

*faden/o

  1. Maldika, multege pli longa ol dika produktaĵo el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, trikado aŭ teksado: fadenoj el silko, kotono, lano, lino, rajono; enkudriligi fadenon; (f) ne iru fadeno antaŭ kudrilo (Z); ŝiriĝis fadeno sur la bobeno (Z) (la afero malsukcesis); fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras (Z) (li devas obei); (f) nia savo pendas nur sur fadeno malforta (Z); (f) teni ĉiujn fadenojn en sia mano (ĉion direkti).
    filamento, fibro, ŝnuro, ŝpini. [VIDU] fadenbulo, fadenfasko, fadennombrilo.
  1. Drato: ora fadeno (Z).
  1. (f) Sinsekva interligiteco: per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la vizaĝo de la patrino (Z); perdi la fadenon en la parolo (Z) (ĉesi kompreni aŭ ĉesi povi sin esprimi pro senatento aŭ forgeso pri la sekvo de la ideoj); la fadeno de rakonto; ĉiuj fakoj de la scienco estas ligitaj inter si per neŝireblaj fadenoj.
    ĉeno.
  • fadenaro
    Fadenfasko.
  • fadenego
    Dika fadeno.
    kablo, ŝnuro.
  • fadeneto
    Maldika fadeno: fadeneto el silko, da akvo.
    filamento.
  • fadenigi
    Meti en formon de fadeno: fadenigi stupon, lanerojn.
    dratigi, ŝpini.
  • fadenisto
    Merceristo.
  • fadenmontra (Z)
    Tiel eluzita, ke la apartaj fadenoj elvidiĝas.
  • disfadenigi
    Malkunmeti teksaĵon, apartigante la fadenojn.
  • disfadeniĝi
    Malteksiĝi pro eluziteco: la kolumo iom disfadeniĝis sur la rando (Z).
  • senfadena
    Sendrata.
  • surfadenigi.
    Meti sur fadenon: surfadenigi perlojn, bidojn.
    tredi.
  • dufadena = dudrata.
    duopa, bifilara.
  • barbfadeno
    [ZOOLOGIO] Karna, flar- aŭ gustsensa fadeno ambaŭflanke de la buŝo de iuj fiŝoj.
    ĉiro.
  • fiŝfadeno
    Fadeno de diversaj dikoj, uzata por fiŝkaptado.
  • hokfadeno
    Fadeno provizita per hoko (j), por fiŝkaptado.
  • metalfadeno
    Drato.
  • orfadeno
    Fadeno, ĉirkaŭvolvita de ora drateto, uzata por brodado ks.
  • pensfadeno
    Sinsekvo de la ideoj: kiom da kapoj estis en tiu amasego, tiom estis da pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco (Z).
  • plumbofadeno
    1. Vertikalilo.
    1. Sondilo.
  • ŝufadeno
    Per peĉo ŝmirita fadeno, uzata por ŝukudrado.
  • velfadeno
    Fortika fadeno, uzata por velkudrado ks.

    fadeno


    Ne iru la fadeno antaŭ la kudrilo.Perdi la fadenon de (en) la parolo, la pensfadenon.Treti fadenon tra kolorajn bidojn.Vivo pendas sur unu fadeno.
    bido : globeto. kun truo tra ĝi por trameti fadenon.bobeno.duonkudri.facile fadenigebla.fadeneto de voĉo (mallaŭta).fadenfasketo.fadenpupo.fadenvermoj.fiŝfadeno.kanabo.kardi.kordono.kudrilo.lanbuleto, fadenbuleto.mercerizi.mercero.Parco.peĉfadeno, ŝufadeno.plumbofadeno.stupo.Ŝiriĝis ŝia pensofadeno.ŝnuro : kuntorditaj fadenoj, uzataj por ligi, tiri, fari pakojn.;ŝnuri: ligi per ŝnuro.ŝnuro.ŝpinbastono.ŝpinturnilo, spindelo, ŝpinrado.teksmaŝino, teksilo.temfadeno.tilo.tredi.varpo.vefto.velfadeno.Vergo, fiŝkano, fiŝfadeno, hoko.
    kudri. streĉi. ŝtofo. tekniko. vesto.

    Iel rilatitaj:

    aranex bobenx denarx fiŝx harx kordx kudrx montrx orx pensx plumx streĉx teknikx vestx ŝnurx ŝtofx