sana

*san/a

  1. (pp organismo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj organoj normale funkcias: se mi estus sana, mi estus feliĉa (Z); vi estas juna kaj sana, vi povas labori! (Z); en li nur la pulmoj estis ankoraŭ sanaj; (analoge) la infano falis en sanan dormon (Z); sane vivi.
  1. (pp nutraĵo) Ne difektita, konvena por normala organismo: sana pano (Z); sanaj fruktoj (Z); sana malsameco de rimedoj de nutrado (Z).
  1. (f) Tia, ke ĝi normale funkcias: sana menso en sana korpo; malgraŭ lia profunda aĝo liaj spiritaj kapabloj restis sanaj; sana afero, situacio; sanaj financoj; la borso reagas tute sane al tiuj novaĵoj.
  • *sano
    1. Stato de iu aŭ io sana: fizika, morala sano; lia sano ekŝanceliĝis (Z); pro la malforta stato de mia sano (Z); estus feliĉo kaj beno, se li denove ricevus sian sanon (Z); akvo kaj pano servas al sano (Z); sano pli valoras ol oro. [VIDU] farto.
    1. Bondeziro, esprimata ĉe kuntrinkado: trinki pro ies sano (Z); ĝi estu por vi al sano! (Z); mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! (Z); anstataŭ interfrapado de la glasoj li faris porsanan signon per siaj okuloj (Z); je via sano, samideano!
  • *sani (ntr)
    Bone farti.
  • *saniga
    Donanta aŭ subtenanta la sanon: maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango (Z); ĝoja koro estas saniga (X); dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj (X); sanigaj banoj.
    kuraci, salubra.
  • *sanigi
    Fari sana: ho Dio, sanigu ŝin! (Z); (f) li sanigas la korprematojn (X); mi estos sanigita (X); mizero piedojn sanigas, kolon elastigas (Z).
  • *saniĝi
    Iĝi sana: tiam la favo saniĝis (X); (f) mi kuracis Babelon, sed ĝi ne saniĝis (X).
  • *sanulo
    Homo sana: la sanuloj, diris D-ro Knock, estas nekonsciaj malsanuloj.
  • *malsana
    1. Suferanta malordon en la funkciado de siaj organoj: dume sidu iom ĉe mia malsana infano! (Z); malsana je la stomako; homo psike malsana (Z); (subst-e) malsanan vi ne kuracas! (X).
    1. (f) Psike suferanta: malsana je amo, je hejmosopiro.
  • *malsano
    1. Stato de organismo, en kiu io nenormale funkcias: taksi la sanon ni lernas en malsano (Z); li enfalis en malsanon (Z); de tro da pano venas malsano (Z).
    1. Difinita perturbo en la organismo: ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto (Z); malsano de gorĝo, de prostato; la malsano de Janjo daŭris longe (Z); mensa malsano; (f) plej danĝera malsano estas manko de saĝo (Z). SIN. afekcio.
      morbo, patio.
  • *malsani
    Esti malsana.
  • malsaneca
    Iel rilata al malsano: malsaneca paleco.
  • malsanema
    Inklina al malsano: malsanema hundo [...] .
  • malsaneto
    Malgrava, nedaŭra malsano.
  • malsanigi
    Fari malsana: Apolono malsanigis la militistaron; (f) tiu katastrofo malsanigis nian financan staton.
  • *malsaniga
    Tia, ke ĝi malsanigas: tio estas malsaniga por la brusto (Z).
  • *malsaniĝi
    Iĝi malsana: la reĝo malsaniĝis je tre profunda melankolio (Z); en tiu tempo ĥizkija morte malsaniĝis (X); malsaniĝi je ftizo; de afliktiĝo li malsaniĝis (Z); (f) de rigardo tro alta malsaniĝas okulo (Z).
  • *malsanulo
    Homo malsana: ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon (Z); sur lia lito de malsanulo (Z); por malsanulo forto, por kokido la morto (Z); 'la Malsanulo pro imago' (komedio de Moliero).
  • malsanulejo
    ĉia domo, kie oni kuracas malsanulojn: reveninte hejmen el la milita malsanulejo (Z).
    hospitalo, sanatorio, kadukulejo, frenezulejo.
  • neresanigebla
    Tia, ke oni ne povas sanigi: neresanigebla vundo (Z).
  • *resanigi
    1. Redoni la sanon.
    1. Fari ion denove sana: mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton (X).
  • resaniĝi
    Retrovi la sanon: la infano povas resaniĝi (Z); ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano? (X); ŝi resaniĝis de sia sveno (Z); se sur ies korpo estos absceso kaj resaniĝos [...] (X).
    konvaleski.
  • resanigilo (Z)
    Medikamento.
  • dormomalsano
    Infekta malsano, endemia en U Afriko, kaŭzata de la inokulo de iu tripanosomo, transportata de la cecea muŝo.
  • flavmalsano
    Iktero.
  • gruzmalsano
    [KOMUNUZO] Litiazo.
  • kasonmalsano
    [MEDICINO] Iu el la perturboj kaj akcidentoj, observataj ĉe laboristoj laborantaj en kasonoj aŭ en kunpremita aero, kiam la aero estas tro rapide kunpremata aŭ, pli ofte, malkunpremata; ili povas esti artikaj doloroj aŭ eĉ subita morto per cerba gasa embolozo.
    aeremio.
  • mankomalsano
    [BOTANIKO] [BIOLOGIO] Malsano ĉe planto aŭ animalo, ordinare kaŭzata de nutromanko.
  • marmalsano
    Naŭzoj, vomoj kaŭzataj de la rulado kaj tangado de ŝipo.
  • mortmalsana
    Baldaŭ mortonta pro malsano: kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj (Z)...
  • ŝtonmalsano
    Litiazo.
  • turnomalsano
    Afekcio de ŝafoj kaj bovoj, karakterizata de turniĝoj, kaŭzata de larvo de tenio en la encefalo.
  • veturmalsano
    Afekcio simila al la marmalsano, kaŭzata de la skuoj de iu ajn veturilo, aŭto, trajno, aviadilo.

    sana


    abceso.akno.apetito.blinda.difterio.digesti.drinki.ebria.epidemio.Esti en bona stato, bonfarta.farti.flegi.flegistino.forta.fortika.freneza.grava.Ĝui, detrui, perdi la sanon.Havi fortikan sanon.higieno.hirurgio.ĥolero.iskiatiko.kancero.kapdoloro.kapturno.Kiel vi fartas?.kokluŝo.kontaĝi.kripligi.kuraci.kuracilo (= medikamento).kuracisto.Kverka sano.La sano ne estas ĉio, sed sen sano ĉio estas nenio.laca.lame.lepro.malsana.malsaniĝi.malsanulejo (= hospitalo).malsanulo.manĝi.maĉi.medicino.mieno.morbilo.mumpso.Nenio anstataŭas la sanon.nutri.pala.paralizo.pesto.puso.resaniĝi.reŭmatismo.sana.sano fizika, morala.sata.sendolora.senŝeligi.sifiliso.skarlatino.soifi.stato.surda.suĉi.Taksi la sanon ni lernas en malsano.tensio.tetano.trinki.tuberkulozo.ulcero.variko.variolo.veneno.vigla.
    epidemio. farmakopeo. kuraci. malsana. medicino. suferi.

    Iel rilatitaj:

    cikatrx desinfektx dikx doktorx dolorx epidemix farmakopex fartx feliĉx flegx fumx korpx kuracx malsanx mankx medicinx moralx operacix palx pensx satx soifx statx suferx surdx veterx veturx viglx