profunda

*profund/a

  1. Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo: profunda puto, foso, lago, valo, akvo, groto, galerio, vundo; vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan (X); fluanta akvo tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo (Z); frapoj devas iri profunde en lian korpon (X); penetri profunde en la kolon (Z); neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden (Z).
  1. Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto: skatolo, profunda je 2 cm; la baseno estis nur duonmetron profunda.
  1. Etendiĝanta malspuren, atingante ĝis tre malproksime de la supraĵo: profundaj radikoj de kverko; la profunda infero (X); (f) profunda saluto (B); profunde malsupre kuŝis la tero (Z); fiŝo granda naĝas profunde (Z) (por atingi gravan celon, oni bezonas gravajn rimedojn); profunden fali (Z).
  1. (f) Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno: profunda penso, prudento, studo, erudicio, medito; profunda spirito, politikulo; ne forgesu la profundan sencon de tiu vorto; saĝo abunda, sed ne profunda (Z); ili postulas historiojn kun pli profunda enhavo (Z); profunde scii lingvon.
  1. Metafore granda, forta: profunda dormo (Z), doloro (B), deziro, mizero, konvinko, dekadenco, mallumo (Z), disonanco (B), aĝo (Z); li mortis profundaĝa (Z); profunde saĝa plano.
  • profundo
    1. Dimensio de io mezurita laŭ la malproksimeco for de la supraĵo aŭ aperturo: la inundo penetris en la landon ĝis profundo de kvar kilometroj; tiuj insektoj vivas en la profundo de kelkaj centimetroj; profundo de penetro de kuglo.
    1. Loko, parto profunda: ili falis en la profundojn, kiel ŝtono (X); en la profundo de la akvo (Z); granda ŝipo bezonas profundon (Z); frandaĵoj, kiuj penetras en la profundon de la ventro (X); la kriantaj mevoj kaj la fiŝoj en la profundo (Z); (f) vortoj, venantaj el la profundo de la koro (Z); paroli el la profundo de sia koro (Z). SIN. profundaĵo.
      abismo.
    1. La parto plej malproksima de la fronto, antaŭo ks: en la profundo de la scenejo (Z); la profundo de la ĉambro estis malluma (Z); li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno (Z).
      fundo, fono, interno.
  • kampa profundo
    [FIZIKO] Regiono en kiu ĉiuj objektoj formas sufiĉe netan bildon sur la fokusa ebeno, responda al la distanco, por kiu oni enfokusigis.
  • profundaĵo
    1. Profundo 2: apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro (Z).
    1. Profunda parto de la fundo de maro aŭ rivero, kie ŝipo povas ĉiam trapasi sen danĝero.
  • profundeco
    Eco de io profunda: ne konante la profundecon, ne iru en la riveron (Z); mi ne kapablas penetri la profundecon de liaj pensoj.
  • profundegaĵo
    Abismo.
  • profundigi
    Fari ion profunda: profundigi fosaĵon; (f) profundigi temon de meditado.
  • profundiĝi
    Iri en la profundon de io: la kadavro profundiĝis iom post iom en la lago; profundiĝintaj okuloj, (f) profundiĝi en siaj pensoj (Z).
  • profundapensa
    Havanta en si profundan penson, kaj sekve:
    1. Profunde pensata: profundapensaj traktatoj (Z); volu nun rakonti fabelon, ian profundapensan kaj edifan (Z); li pensis, ke li esprimas profundapensan opinion (Z).
    1. Profunde pensanta: profundapensa verkisto.
  • enprofundiĝi
    Eniri profunde en ion: mi tiel enprofundiĝis en ĝin (libro), ke mi tute forgesis [...] (Z); enprofundiĝinte en dolĉajn pensojn (Z).
  • malprofunda
    1. Tia, ke ĝia fundo estas proksima al la supraĵo, bordo, aperturo: malprofunda telero, lageto, truo, anfrakto, ŝirvundo.
    1. (f) Ne iranta ĝis la kerno de la demando, supraĵa: miaj vortoj eble ŝajnis al vi tro malprofundaj (Z).
  • malprofundaĵo
    Malprofunda loko en maro aŭ rivero, kie la ŝipoj ne povas trapasi sendanĝere en ĉiu tempo.
  • malprofundeco
    Eco de iu, io malprofunda: oni ne devas konfuzi klarecon kaj malprofundecon.
  • plejprofundo
    Plej profunda parto: tiuj vortoj venis el la plejprofundo de la koro (Z).


    El la fundo, el la plejprofundo de lia koro. En la profundo de la scenejo. Fari profundan impreson. Granda ŝipo bezonas profundon. Ĝis profunda malfrua nokto. Havi profundan estimon por iu. Io lasas profundan sulkon en lia koro. Kun profunda estimo. La akcidento profunde impresis lin. La inundo penetris en la landon ĝis profundo de kvar kilometroj. La riĉaj, profundaj nigroj de Van Dick. Li mortis profundaĝe. Ne konante profundecon, ne iru en riveron. Paroli el la profundeco de sia koro. Penetri profunde en la kolon (tranĉilo). Rigardi en kapturnan profundon (vertiĝo). Suferi grandan, profundan mizeron. Tiuj vortoj venis el la plej profundo de la koro.
    abismo. difinito. dimensio. Dormo profunda, peza, eterna. enprofundiĝi. Erudiciulo (profunda erudicio). fono. frivola. funda. fundo. granda. interno. kavo : malplenaĵo; pli-malpli profunda truaĵo en tero. Klerulo (lia profunda klereco). kuvo : ujo sufiĉe profunda kaj vasta. Longo, larĝo, alto, diko, profundo, diametro. mediti : profunde pensadi (ne por praktika celo). pato : malprofunda senkovrila (metala) poto (ofte kun longa tenilo), uzata por friti manĝaĵon en ĝi. pelvo : (malprofunda) ujo por likvoj (lavpelvo, neceseja pelvo.); ambaŭ koksoj kun la ostoj inter tiuj. pensi. plado : malprofunda granda telero; aparta parto de manĝo. plenaĝa. profunda. puto : profundaĵo farita de homo, el kiu oni prenas akvon. radika. sitelo : pli-malpli profunda, pli-malpli cilindra ujo kun duoncirkla tenilo je la nekovrita supro. supraĵa. surfaca. vadi : iri tra malprofunda akvo. vanta.
    aĝo. alta. dimensio. granda. larĝa. maro. rivero. supre. truo.

    Iel rilatitaj:

    abismx absorbx akvx altx anateksx atentx aĝx batometrx dimensix fundx grandx kuvx larĝx marx pensx pezx putx randx riverx riĉx suprx telerx trux vastx