intelekto

intelekt/o (4)

Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili: intelekton oni ofte kontraŭmetas al sensaĵo aŭ al racio; la bestoj ne posedas intelekton (B); nenio en la intelekto, kio ne estis antaŭe en la sensaĵo.
menso, penso, spirito.
  • artefarita intelekto
    [KOMPUTIKO] Komputika fako pri perkomputilaj rezonado kaj lernado.
  • intelekta
    Rilata al intelekto: la intelektaj kapabloj, fortoj; homo havas ne nur korpajn, sed ankaŭ intelektajn bezonojn; intelektaj motivoj (kontraste kun la sentaj); intelekta malfruiĝinto; intelekta debilulo; malgranda aspekte, sed granda intelekte (Z).
  • intelektismo
    Filozofia doktrino, kiu hipotezas la antaŭecon kaj superecon de la intelektaj fenomenoj super la sentaj kaj volaj.
  • intelektulo (Z)
    Homo, kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto.
  • intelektularo
    La tuto de la intelektuloj en difinita lando, socio ktp.

    intelektx


    Iel rilatitaj:

    alienx artx cerbumx cerbx genix pensx scix