intenci

*intenc/i (tr)

Konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo: antaŭe intencu, kaj poste komencu (Z); mi intencas resti 2-3 tagojn en B (Z); la najtingalo ankaŭ intencis forflugi norden (Z); L.I. neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj (Z); mi intencas gajni tion (Z); ĉu vi intencas mortigi min? (X); intenci malbonon (X), malicon (X), friponaĵon; pri la intencata eldono de Oficiala Gazeto [...] (Z); sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B., li ne aludis [...] (Z).
celi, plani, projekti.
  • intenco
    Konscia movo de la volo, celanta ion: mi kredas, ke vi havis la plej honestan intencon (Z); vi havas la intencon admonakiri min (Z); mi efektive plenumis mian intencon (Z); ĉu prosperos al ni efektivigi nian intencon? (Z); ŝi venis kun la intenco akiri por si postenon (Z); mi penas kredigi al mi, ke ĉio estas farita eble erare, sed kun la plej bona intenco (Z); seriozeco, kiu sen lia intenco falis sur lin (Z); intencoj fortikiĝas per konsilo (X).
  • intenca
    Farita kun intenco: intenca mallertaĵo, fuŝaĵo; intence mi parolas tiel laŭte; parenc' al parenco ne malhelpas intence (Z).
  • ekintenci
    Subite formi la intencon: Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo (X).
    ekpensi.
  • bonintenca
    Havanta bonan intencon: bonintenca kritikanto; pacon al la bonintencaj homoj!; funebra parolo, mallonga, sed bonintenca! (Z).
  • malbonintenca
    Havanta malbonan intencon: tio (la morto) fariĝu al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin! (X).
  • senintenca
    Nekonscie, nevole farita: senintenca mortigo; mi devas ŝajni tute senintenca (Z) (aganta senintence).
  • *senintence
    Nekonscie, nevole: al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas (Z).

    intenci


    Al homo pekinta senintence Dio facile pardonas.Distingi inter okaza mortigo aŭ intenca murdo. La intenco "konstituas"la krimon.La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de laakuzito.Malkovri, riveli siajn intencojn. Mi kredis, ke vi havas la plejhonestan intencon.
    celi.ekpensi.plani.proponi.
    ideo. imagi. kulpa. pensi. projekto. pruvi. voli.

    Iel rilatitaj:

    aposiopezx idex imagx kulpx pensx projektx pruvx volx