funkcio

funkci/o

  1. (de iu) Aparta fako, ofico, organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon: la publikaj funkcioj; la funkcio de administranto, redaktoro; la kasisto rezignis sian funkcion.
  1. (de io) Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino: la funkcio de la stomako estas digesti; E. bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de lingvo internacia (Z); [LINGVOSCIENCO] la diversaj funkcioj de vorto en la frazo (subjekto, predikato, komplemento).
  1. [MATEMATIKO] Matematika rilato inter du aroj A kaj B tia, ke ĉiu a en la argumentaro A apartenas al precize unu paro (a, b) de la rilato: funkcio kun (aŭ: de) tri variabloj (kies argumentaro konsistas el triopo 2); analitika, harmonia funkcio.

RIM. La termino estas samsignifa kun 'bildigo'; tiu ĉi estas uzata, kiam oni volas emfazi la geometriajn aŭ algebrajn ecojn de la funkcio.
  1. [KOMPUTIKO] En komputila programo, proceduro, kiu liveras rezulton: liveraĵo de funkcio; en funkciema programado oni evitas atribuadon kaj uzas purajn funkciojn, sen kromefikoj.
  1. a) [KEMIO] Karakteriza eco de substanco, kaŭzata de la ĉeesto de

specifa atomo, de grupo de atomoj (ekz. aminogrupo) aŭ
de la aranĝo de atomoj (ekz. duobla ligo inter karbonoj).
b) [KEMIO] Tiu atomo, grupo, aŭ aranĝo, kiu kaŭzas tian econ: funkcia
grupo.
  • analitika funkcio
    Vd analitika.
  • apoga funkcio
    [MATEMATIKO] (pp aro en vektora spaco) La funkcio, kiu al ĉiu lineara funkcio asocias ties supremon sur la aro.
  • arkea funkcio
    [MATEMATIKO] Funkcio tia, ke ĉiuj ĝiaj subnivelaj aroj estas subkompaktaj.
  • harmonia funkcio
    [MATEMATIKO] Vd harmonia.
  • indika funkcio
    [MATEMATIKO] (pp aro) La funkcio, kiu valoras 0 en la aro kaj +0 ekster ĝi.
  • karakteriza funkcio
    [MATEMATIKO] (pp aro) La funkcio, kiu alprenas la valoron 1 en la aro kaj 0 ekster ĝi.
  • korelacia funkcio
    [FIZIKO] (pp du fizikaj grandoj aŭ kvantumaj operatoroj dependantaj de loko kaj tempo) La ekspekto de ilia produto je termodinamika ensemblo.
  • memkorelacia funkcio
    [FIZIKO] La korelacia funkcio de fizika grando kun si mem: la memkorelacia funkcio de la rapido de molekulo en likvo karakterizas la dinamikon de tiu likvo.
  • regresa funkcio
    Vd regresi.
  • regula funkcio
    Vd regula 2b.
  • ekskluziva Aŭ-funkcio
    Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se nepara nombro de la argumentoj estas 1. SIN. disaŭo. [VIDU] kombinilo.
  • KAJ-funkcio
    [KOMPUTIKO] Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se ĉiu el la argumentoj estas 1.
    konjunkcio. [VIDU] kombinilo.
  • NE-funkcio
    [KOMPUTIKO] Bulea funkcio de unu argumento, kies rezulto estas 1, se la argumentoj estas 0.
    negacio. [VIDU] kombinilo.
  • NE-KAJ-funkcio
    [KOMPUTIKO] Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se iu el la argumentoj estas 0. [VIDU] kombinilo.
  • (inkluziva) Aŭ-funkcio
    [KOMPUTIKO] Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se iu el la argumentoj estas 1. SIN. kajaŭo.
    disjunkcio. [VIDU] kombinilo.
  • ekskluziva NE-Aŭ-funkcio
    [KOMPUTIKO] Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se para nombro de la argumentoj estas 1. SIN. ne-disaŭo.
    ekvivalento. [VIDU] kombinilo.
  • (inkluziva) NE-Aŭ-funkcio
    [KOMPUTIKO] Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se ĉiu el la argumentoj estas 0. SIN. ne-kajaŭo. [VIDU] kombinilo.
  • funkcii (ntr)
    1. (iu) Agi plenumante oficon, difinitan daŭran komisiitan servon: funkcii kiel urbestro, sekretario, agento.
    1. (io) Plenumi la propran difinitan taskon, pp organo, maŝino kaj ĝenerale ĉia ilo aŭ organizo: la koro, la kruroj, la maŝino neregule funkcias; la seruro ne plu funkcias; la entrepreno, fabriko, societo, estraro, kurso, kunveno funkcias ankoraŭ; la teatroj ne funkcios hodiaŭ.
  • funkcia
    Rilata al la funkcio: funkcia malordiĝo; [KEMIO] la funkciaj grupoj de molekulo.
  • funkcie
    [SCIENCOJ] Funkcie de temperaturo (aŭ: funkcie temperaturon).
  • funkciado
    Ago de tiu aŭ tio, kiu konstante funkcias; agado celanta plenumi difinitan servon: la funkciado de horloĝo; la funkciado de la kurso ĉesas dum somero; la banko ĉesigis sian funkciadon; la diverslingveco tre ĝenas la funkciadon de internaciaj kongresoj; la komisiono postulas la malfunkciadon de ĉiuj armilfabrikoj.
  • funkciigi
    Ebligi funkciadon.
  • funkciulo
    Homo, komisiita plenumi daŭran difinitan oficon: ŝtata aŭ privata funkciulo; funkciulo de E.-grupo.
  • ekfunkcii
    Komenci funkcii (pp motoro ks).
  • ekfunkciigi
    Fari, ke io (motoro, aŭto ktp) komencu funkcii.
  • hiperfunkcio
    [MATEMATIKO] ĝeneraligita funkcio de certa speco, pli ĝenerala ol distribucio: la teorio pri hiperfunkcioj kun unu variablo estas ege intuicia.
  • misfunkcii
    Malbone, nenormale funkcii: misfunkciado de organo.
  • hakfunkcio
    Vd haki.
  • ondofunkcio
    [FIZIKO] Funkcio de loko (j) kaj tempo reprezentanta kvantumstaton.
  • ŝtupofunkcio
    [MATEMATIKO] Lineara kombinaĵo de karakterizaj funkcioj.

    funkcio

    analitika funkcio. ciklometria funkcio. cirkla funkcio. distribua funkcio. Ekfunkciigi motoron per kranko. elementa funkcio. esti langofunkcia. funkcionalo. ĝeneraligita funkcio. hevisida funkcio. hiperbola funkcio. inversa hiperbola funkcio. inversa trigonometria funkcio. karakteriza funkcio. n-argumenta funkcio. plursenca funkcio. polinoma funkcio. racionala funkcio. Ricevi sian nomumiĝon al la funkcio. serio de funkcioj, funkciserio. simpla funkcio. ŝtupara funkcio. testa funkcio, testofunkcio. trigonometria funkcio. unusenca funkcio. vico de funkcioj, funkcivico.
    afero. aŭtomobilo. gramatiko. komputi. matematiko. motoro. ŝtato.

    Iel rilatitaj:

    aferx analitikx anstataŭ aŭtomobilx derivx gramatikx instalx irx komputx langx matematikx motorx serix simplx ĝeneralx ŝtatx