fenomeno

fenomen/o (1)

  1. [FILOZOFIO] Tio, kion senso aŭ menso rekte ekkonas; senpera objekto de percepto.
    noumeno.
  1. [KOMUNUZO] Natura aŭ eksperimenta okazaĵo, aparte rimarkita kaj klasigita: astronomiaj, fizikaj, spiritaj fenomenoj; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion (Z); [FIZIKO] perioda, neperioda fenomeno.
    apero, efiko.
  1. Eksterordinara, malofta afero: renkonti vin estas vera fenomeno (B); mi iros, kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne brulas (X).
  • fenomena
    1. [FILOZOFIO] Rilata al la fenomenoj, al ĉio, kio povas esti konata per la sensoj: la fenomena mondo kontrastas kun la noumena.
    1. Miriga, eksterordinare rimarkinda: jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj! diris la lanterno (Z); fenomena aventuro.
  • fenomenismo
    [FILOZOFIO] Teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado.
  • fenomenologio
    [FILOZOFIO] Doktrino pri la fenomenoj konsciataj de nia spirito: la fenomenologio de Husserl.
  • pintofenomeno
    [FIZIKO] La fenomeno, ke elektra sparko precipe okazas ĉe la pinto de metala objekto.

    fenomenx


    Iel rilatitaj:

    aferx donx efektx estx