proceduro

procedur/o (2)

  1. Maniero, en kiu estas kondukataj aferoj konforme kun la kutimo, statuto, reglamento aŭ leĝo: enketi pri la proceduroj de voĉdonado en la diversaj landoj; proceduro por elmeti leĝoprojekton antaŭ la parlamento; kodo de kriminala proceduro.
  1. [KOMPUTIKO] Parto de komputila programo, kiu plenumas apartan taskon kaj poste redonas la regadon al la ĉefprogramo, kiu vokis ĝin: rekursa, memvoka proceduro.
    funkcio.
  • procedura
    Rilata al proceduro: procedura regularo.
  • proceduri (ntr)
    Sekvi proceduron: proceduri kontraŭ iu.
  • proceduristo
    En kelkaj landoj, jura oficisto, kiu ŝarĝas sin pri la proceduro de proceso, sed ne pledas.
    advokato, solicitoro.
  • praproceduro
    [KOMPUTIKO] Apriora proceduro.

    procedurx


    Iel rilatitaj:

    aferx