spekuli

spekul/i (ntr)


Investi monon aŭ fari negocon, esperante profiton kaj riskante perdon, kiuj dependas ne de la entreprenanto, sed de la varioj de la kurzoj aŭ prezoj: spekuli pri la greno; spekuli ĉe la borso.
  • spekula
    Rilata al financa aŭ komerca spekulaĵo: tio estas alte spekula investo; spekulaj manovroj.
  • spekulado
    Financa operacio pri varoj aŭ bienoj kun la espero ricevi profiton el la revendo aŭ la ekspluatado: la spekulado estas bazita sur la taksado de la evoluo de la merkato.
  • spekulaĵo
    Afero, pri kiu oni spekulas.
  • spekulanto
    Tiu, kiu spekulas.

    spekulx


    Iel rilatitaj:

    aferx akcix arbitraĝx aĝiotx basierx rigardx