lando

*land/o

  1. Parto de la tersurfaco, rigardata kiel geografia apartaĵo: la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto (X); en la varmaj landoj (Z); dezerto, lando ne loĝata (X); tra lando de stepoj kaj kavoj (X); en nia lando sin ne trovas montoj (Z); en landoj transmaraj estas oraj arbaroj (Z); mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento (Z); la Promesita Lando (X) (Kanaano); (f) la lando de la revoj.
    grundo, regiono, tero. [VIDU] landinterno.
  1. Teritorio kun historia specifeco, t.e. ligita kun nacio, etno ks: malamiko venis en nian landon (Z); la regnestro de nia lando (Z); li ne konis la landon de la Longobardoj (Z); la famo kuris tra l' tuta lando (Z); en fremda lando (Z); serĉante per la kor' la grekan landon (Z); lando de libereco, lando de estonteco (Usono), mi vin salutas! (Z); landlimoj.
    regno, ŝtato.
  1. Naskiĝejo, patrujo: mia vilaĝo restis por mi la plej kara lando; li fariĝis la fiero de sia lando (Z); la junaj homoj eliru el la lando (Z); sopiri al sia lando; la patrolando.
  1. Loĝantaro de tiu patrujo: nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas brava (Z); ĉu ne malpurigus per tio tiu lando? (Z); se danĝero al la lando minacas kaj ankoraŭ estas eblo la landon antaŭsavi [...] (Z).
  1. [POLITIKO] En Aŭstrio kaj Germanio, unu el la teritorioj, kiuj konstituas la Federacion.
    kantono, provinco.

RIM. Oni ne uzu la vorton 'lando' en la senco de 'regno'.
  • landa
    Rilata al lando: landa strukturo, armeo; landaj apartaĵoj.
  • landano
    Loĝanto de lando.
  • landido
    Indiĝeno.
  • alilanda
    Rilata al alia lando: lingvo, kiu taŭgas nur [...] por lama rimedo en alilandaj hoteloj (Z); tio estas alilandaj manieroj! diris la kardoj (Z).
  • alilandano, alilandulo
    Homo, apartenanta al lando alia, ol la aludita: multaj el niaj Usonaj amikoj, kiuj ankoraŭ ne havis la okazon aŭskulti E-on parolatan de alilanduloj (Z).
  • eksterlando
    ĉio, kio estas ekster la koncerna lando: antaŭ ol finiĝos via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, vi nin forgesos (Z); el l' eksterlando venas bataliloj (Z); dank' al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando (Z); ministro pri la Eksterlandaj Aferoj; vojaĝi eksterlande.
  • eksterlandano
    Homo ne apartenanta al la koncerna lando.
  • enlanda
    Rilata al la lando mem koncernata: la enlandaj aferoj; enlanda kongreso.
  • kunlandano
    Samlandano: mi estas via kunlandano (Z).
  • nenieslando
    Parto de senmastra, nekulturata tero; speciale: [ARMEOJ] spaco inter du malamikaj tranĉeoj.
  • samlandano
    Ano de la sama lando: malpaco inter samlandanoj (Z); li estis Dano, nia samlandano (Z).
  • Johano Senlanda (aŭ: 'Sentera')
    Reĝo de Anglio (1199-1216 ), tiel nomata pro la perdo de siaj Franciaj feŭdoj.
  • tutlanda
    Rilata al la tuta lando: tutaj societoj E-istaj (Z).
  • evolulando
    Tia lando, kiu ne povas progresi sen ekstera helpo (du kategorioj de evolulandoj estas: subevoluintaj kaj evoluantaj): la ŝuldoj de multaj evolulandoj estas jam gigantaj (M).
  • fremdlando
    Unu el la landoj, situantaj ekster la koncerna: bona estas fremdlando sed aliaj tie loĝu (Z); en fremdlandon pelis ĝin la sorto (Z); fremdlanda kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo (Z); ŝia klereco estas tute ne granda, sed ŝi estas fremdlandulino (Z).
  • hejmlando
    La terpeco kie oni naskiĝis, kaj kie oni havas sian hejmon: mia hejmlando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta loĝanto (Z).
    patrujo.
  • Kuklando
    Fantazia lando, en kiu abundas ĉiaj frandaĵoj kaj plezuriloj.
  • Mirlando
    Fantazia lando, loĝata de feoj kaj plena de mirindaĵoj: Alico en Mirlando.
  • RIM. '-land' ebligas formi nomojn de teritorioj
    1. regataj de iu nobelo aŭ suvereno: duklando, graflando, princlando, reĝolando ktp;
    1. loĝataj de iu popolo (SIN. -uj, -i): Finnlando, Pollando, Skotlando, Svislando ktp. Sed en kelkaj geografiaj nomoj ĝi estas vortoparto ne apartigebla: Nederlando, Holando, Kvinslando, Zelando k.a.

    lando

    PMEG: [lando]

    Esprimoj

    Invadi la landon.
    La abortigo estas permesata en pluraj landoj.
    La fono de la romano estas Nederlando.
    La inundo penetris en la landon ĝis profundo de kvar kilometroj.
    La lando abundas je riveroj.
    La lando vivas precipe el vitkultivado.
    La lando, kiu vidis lin naskiĝi.
    Li sinsekve encirkvitigis ĉiujn administraciojn de sia lando.
    Ondo de simpatio kuris tra la lando.
    Por efektivigi la planon, oni jungis ciujn fortojn de la lando.
    Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!.
    Tiaj herooj estas la fiero de sia lando.
    Tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero.
    Viziti, trairi landon laŭlonge kaj laŭlarĝe.

    Por -lando, unuj preferas -uj, aliaj -io'n alia. La lando porpolemiki pri tio estas Esperanto-lando en Dua Vivo.
    Ĉi-sube sekvas laŭalfabete geografiaj kaj historiaj nomoj, kiujpovas kaŭzi embarasojn:Oni ofte akordiĝas pri la jenaj landnomoj:Rolando ne estas lando, sed vira nomo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Afganlando,Argolando,Badenlando,Banuslando,Danlando,Daŭfenlando,Duklando,Emirlando,Finnlando,Frislando,Graflando,Greklando,Heslando,Kablando,Koloradolando,Komilando,Kuklando,Maŭrlando,Mirlando,Niĝerlando,Pollando,Rejnlando,Ruslando,Sarlando,Skotlando,Sultanlando,Svedlando,Svislando,Tajlando,Tanganjiklando,Togolando,Turlando,UnuiĝintajArabajemirlandoj,Venecilando,Voltalando,Zululando,Ĉadlando,Ŝetlanda,

    alilanda,alilandano,alilandulo,baltajlandoj,eksterlandano,eksterlando,enlanda,evolulando,fremdlando,hejmlando,kuklando,kunlandano,landa,landano,landgrafo,landido,landinterno,landlimo,naskiĝlando,naskolando,nenieslando,princolando,reĝ(o,ruslanda,ruslandano,samlandano,senlanda,sudlandano,tajlandano,tropiklando,tutlanda


    Unuaj lernendaĵoj

    bordo , fluo , fonto , insulo , kampo , lago , lando , limo , maro , mondo , monto , naturo , parko , ponto , regiono , rivero , tero , urbo , vilaĝo , ŝtato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    kolonio
    provinco
    regiono
    teritorio


    finno (-lando).
    Flevolando.
    Gelderlando.
    Holando.
    Irlando.
    Islando.
    Nederlando.
    Nov-Zelando.
    Sarlando.
    Skot'lando.
    sviso (-lando).
    Zelando.

    albano (-io -ujo).
    Alĝerio (Alĝero, alĝerano, alĝeriano).
    anglo (-io -ujo).
    arabo (-io -ujo).
    australiano (Aŭstralio).
    Aziano (Azio).
    Aŭstraliano (Aŭstralio).
    aŭstro (-io -ujo).
    belgo (-io -ujo).
    brito (-io -ujo).
    bulgaro (-io -ujo).
    ĉeĥo (-io -ujo).
    ĉeĥoslovakiano (Ĉeĥoslovakio).
    Ĉiliano (Ĉilio).
    ĉino (-io -ujo).
    dano (-io -ujo -lando).
    egipto (-io -ujo).
    Etiopo (-io -ujo).
    franco (-io -ujo).
    Fuegio (fuegiano).
    germano (-io -ujo).
    greko (-io -ujo -lando Helaso Helenio).
    hebreo, judo (Izraelo Izraelio).
    hindo (-io -ujo, Barato).
    hispano (-io -ujo).
    hungaro (-io -ujo).
    italo (-io -ujo).
    japano (-io -ujo).
    jugoslavo (-io -ujo).
    Kartvelo (-io -ujo).
    kimro (-io -ujo).
    Kolombiano (Kolombio).
    Koreo (-io -ujo).
    kroato (-io -ujo).
    Maliano (Malio).
    Meksikiano (Meksikio, Meksiko, meksikano).
    mongolo (-io -ujo).
    norvego (-io -ujo).
    Oceaniano (Oceanio).
    polo (-io -ujo -lando).
    portugalo (-io -ujo).
    rumano (-io -ujo).
    ruso (-io -ujo -lando).
    serbo (-io -ujo).
    Siberio (siberiano).
    slovako (-io -ujo).
    Sovetiano (Sovetio, Sovet-Unio).
    svedo (-io -ujo).
    Tuniziano (Tunizio - Tunizo, tunizano).
    turko (-io -ujo).
    Ukrainiano (Ukrainio).
    vjetnamo (-io -ujo).


    Argentino.
    Birmo.
    Brazilo.
    Cejlono.
    Helen'ujo (Helaso).
    Iberia.
    Irano.
    Israelo.
    Kanado.
    Kaŭkazo.
    Krimeo.
    Kubo.
    Libano.
    Maroko.
    Pakistano.
    Peruo.
    Usono.

    Afriko.
    Ameriko.
    Aŭstralio.
    Azio.
    Eŭropo.
    Oceanio.

    emirlando.
    episkoplando.
    la varmaj landoj.

    Ankaŭ vidu:

    geografio , historio , politiko , popolo , sociologio
    tero
    grundo

    Iel rilatitaj:

    Alzacx Anhaltx Azerbajĝanx Burgenlandx Usonx aferx bordx bulgarx danx dezertx etnx federacix finnx flux fontx francx fremdx geografix germanx grundx historix imperix indiĝenx insulx iranx italx japanx kampx kantonx kolonix lagx landx larĝx limx lingvx loĝx marx ministrx mondx montx nacix naturx nederlandx parkx patrx politikx pontx popolx prahistorix provincx randx regionx regnx riverx rusx samx sinjorx skandinavix sociologix socix svedx teritorix terx urbx vilaĝx vojaĝx ĉinx ŝtatx