tikli

*tikl/i (tr)

  1. Kaŭzi, per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon: la patrino tiklis sian bebon per plumeto; karesu, se vi volas, sed ne tiklu!
    juki.
  1. (f) Agrable eksciti: la odoro de la rostaĵo tiklis ĉies nazojn; tikli ies vantecon, humursenton; ĉu ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo? ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? (Z).
  • tikla
    1. Tia, ke ĝi tiklas: tikla ektuŝo de herbo; (f) li priskribis balon en la plej tikla maniero (Z).
    1. (f) Tia, ke ĝin oni devas tuŝi delikate: inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferoj (Z); tio estas lia tikla punkto (Z); jen vere tikla demando.
  • tikladi
    Tikli dum relative longa tempo: lernu do via fingret'tikladi cicon elastan (W).
  • tikl (ad)o
    Ago de iu, io tiklanta: nun ankoraŭ min atakas tiklo de deziro (Z); la infano sentis tikladon en la stomako (Z); nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato (Z); tiklado de ies orgojlo.
  • tikliĝema
    Sentema ĉe la tiklado, facile reaganta al tiklado.

    tikli


    Iel rilatitaj:

    aferx delikatx haŭtx