rezulti

rezult/i (ntr) (2)


Esti la logika, natura, fakta sekvo de: el tiu principo rezultas, ke [...] ; alia aranĝo eble rezultos el via diskutado (Z); por la malsanulo efektive nenio rezultis el tio (Z); kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone? (Z); el tio rezultis, ke mi rezignis pri la afero.
  • rezulto
    Tio, kio logike aŭ nature sekvas el io: la rezulto de via diskuto estas ĝuste nulo; oni atendas la rezultojn de viaj laboroj (Z); de elekto tro multa plej malbona rezulto (Z); lia iniciativo havis plej bonajn rezultojn; vi demandas, kiom da rezulto? (K); li transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo (X). SIN. rezultato.
    konkludo, konsekvenco, frukto, rikolto.
  • rezultanto
    [FIZIKO] Vektoro (forto ks), kiu estas kunmetita el du aŭ pli da komponantoj.
  • rezultigi
    Estigi, naski kiel rezulton: tian fieron rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj (Z); la pluvegoj rezultigis grandajn difektojn en la grenkampoj.
  • senrezulta
    Prezentanta nenian rezulton: senrezulta esploro, provo, debato.
    vana, senutila.


    Anticipi la rezultojn. Atendi kun streĉita atendo la rezulton de la ekzameno. Havi videblan rezulton. La rezulto estis tute alia, ol mi supozis, imagis. Ne valida rezulto. Nuligi la rezulton de baloto pro kalkuleraro. Pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultatojn) = Bati du muŝojn per unu bato.
    alveni. atingi. atingi : veni ĝis dezirata loko; veni ĝis dezirata rezulto. benigna. celo. deveni. efekto. efiki : havi, kaŭzi (konstateblan) rezulton; estigi; influi. ekflori. eltrovi. estigi. finatingo. fino. helpi. implicita. influo. interrilato. kaŭzi. kompleta. konkludo. konkuri : provi ekhavi pli bonan rezulton ol alia. konsekvenco. kontraŭbato. kontraŭfrapo. krei. kunĉenado. malefika. meĥanismo : tiuj pecoj en maŝino aŭ aparato, kiuj kune atingas certan rezulton; la strukturo de kune aranĝitaj elementoj (de aparato, lingvo,...) kaj ilia maniero de funkciado. nemalutileco. nenocivo. pacienca : trankvile atendanta (okazaĵon, rezulton). panaceo. poento : nombro aljuĝata por indiki rezulton ĉe ludo aŭ de lernado. procedi : uzi difinitajn rimedojn por atingi rezulton aŭ por efektivigi ion; agi laŭ metodo. produkti. provoki. publikigi. rekordo : ankoraŭ neniam atingita rezulto; plej granda ĝis nun; plej ofta ĝis nun; plej rapida ĝis nun;... rezultanto. rezulti : esti la sekvo; esti la fina stato. sekvi. sendanĝereco. sendomaĝa. sensolva. servi. sinsekvo. solvo. sukcesi : ekhavi bonan, celitan rezulton. templimo. trakti : diskuti pri iu afero por veni al iu rezulto; esplori temon; prilabori ion; (laŭ iu maniero) agi al iu persono. utila : bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke ĝi estas utila. vana : senutila; senrezulta; ne produktanta (-onta) la deziratan rezulton.
    efiki. feliĉa. grava. juĝi. sukcesi. sumo. utila. verki.

    Iel rilatitaj:

    aferx devenx domaĝx donx efikx el feliĉx gravx influx juĝx konstatx okazx povx prezentx sukcesx sumx utilx venx verkx