kompliki

komplik/i (tr) (1)

Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elementoj: manko de la plej gravaj dokumentoj komplikis la tutan aferon (B); la vivon ne kompliku per vanaj zorgoj; komplikanta interveno.
impliki, konfuzi.
  • komplika
    Embarase malsimpla: komplika intrigo, problemo, maŝino.
  • kompliko
    [KOMPUTIKO] Malfacileco de problemo, mezurata per la komputaj rimedoj bezonataj por solvi ĝin: polinoma kompliko; memorkompliko, tempokompliko; komplikoteorio.
    komputebla.
  • komplikaĵo
    1. Io, kio komplikas: batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo (Z); diplomatia komplikaĵo.
    1. [MEDICINO] Apero de novaj morbaj simptomoj, ŝuldataj al la sama afekcio: la malsano povas konduki al komplikaĵoj (Z).
  • komplikeco
    Eco de io komplika.
  • komplikita
    1. Tia, ke oni ĝin komplikis.
    1. = komplika: rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita (Z); en la lingvoj naciaj ekzistas la plej komplikitaj deklinacioj (Z); la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj (Z); komplikitaj juĝaj procesoj (Z).


    kompliki


    embarasa. enigma. facile solvebla. ĝena. implika. interplekti. klopodiga. kompleksa. kompliki. konfuza. konsterna. La afero estas pli komplika, ol ke oni povus ĝin aranĝi per. labirinta. laboriga. malagrabla. malklara. maloportuna. malsimpla. nedecidebla. nedeĉifrebla. nedekriptebla. nedivenebla. neebla. neefektigebla. neesplorebla. nekomprenebla. nepraktika. nerealigebla. nesolvebla. obskura. pena. peniga. problema. sen komplikaĵoj. simpla. stranga. superhoma. tikla. zorga.
    aranĝi. facila. kompreni. konfuzi. lerni. simpla. solvi.

    Iel rilatitaj:

    aferx aranĝx balastx barokx facilx komprenx konfuzx lernx simplx solvx