movi

*mov/i (tr)

  1. Transigi objekton en alian lokon: movi pecon sur la ŝaktabulo; ne movu la tablon; Am', kiu movas sunon kaj la stelojn (B); veturilo movata de la homa forto, de vaporo, de elektro; (ŝarĝojn) ili mem ne volas movi per sia fingro (N); (f) movi ĉielon kaj teron (ĉiarimede klopodegi).
    ĵeti, loki, meti, puŝi, ŝovi.
  1. ŝanĝi la pozicion de membro aŭ korpoparto: ili eĉ tute ne movis la buŝon (Z); li kelkfoje movis sensone la lipojn (Z); neniu movis flugilon nek krietis (X); li ne plu povis movi la brakon; movi la okulojn dekstren; (analoge) la saliko movis siajn branĉojn en la vento (Z); la vento movis la branĉojn (Z).
    balanci, levi, skui, svingi.
  1. (f) Instigi, agigi: pasio lin movas; eble tio ĉi plaĉus al li kaj movus lin ion fari por nia afero (Z); la plimulto el la homoj estas movataj de sentoj kaj antaŭjuĝoj.
  • sin movi
    1. ŝanĝi la pozicion de sia korpo: oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte (Z) (pf).
    1. Moviĝi: la ŝipo sin movas per vaporo (Z); kiel stelo nur en sia rondo sin povas movi [...] (Z).
  • movo
    1. ĉiu aparta ŝanĝo de loko, pozicio aŭ stato: ŝako per movo de la kuriero; la movoj de montrilo, de artikigita peco; pala vizaĝo, sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj kiel de doloro (Z); per fulma movo ŝi forĵetis la tukon (Z); per unu sola movo de la piedo; (f) la movoj de la animo.
    1. [MATEMATIKO] Izometrio de spaco al ĝi mem, speciale de eŭklida spaco; tiam ĉiu movo estas kunligaĵo de reflekto, translacio kaj rotacio.
  • mova
    Rilata al mov (ad)o: mova forto (Z).
    kineta.
  • movado
    1. Ripetata aŭ ripetebla, aŭ longedaŭra movo: ŝi faris movadon per siaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio (Z); reŭmatismo malfaciligas al mi la movadon de la dekstra brako; la akuzativon ni uzas, por montri movadon al ia loko (Z).
    1. Serio da diversdirektaj movoj: la strata movado (B); kiam ili eniris en la urbon, ili trovis ne malpli grandan movadon (Z); la Brown-a movado (de partikloj en emulsio).
      trafiko, kursadi.
    1. [SOCIOLOGIO] Tuto de la planita agado de iu organizo aŭ de spontanea agado de neorganizitaj membroj de socio: socia movado; la laborista movado; li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon (Z); la E.-Movo; tuj en la komenco de nia movado mi deklaris [...] (Z).
    1. [FIZIKO] Translokiĝo de korpo en la spaco: oscila movado; flulinia movado de gaso aŭ fluido (kiam la vojlinio de ĉiu ero havas nenian abruptan direktoŝanĝon nek sur sin mem enfermitajn kurbojn); rekta, unuforma, varia, unuforme akcelata movado; la eterna movado (de senfine funkcianta maŝino).
    1. [ARMEOJ] Translokiĝo de trupoj: oni anoncas gravajn movadojn de taĉmentoj ĉe la landlimo; flanka movado; ĉirkaŭira movado; movadmilito.
  • movebla
    Tia, ke oni povas ĝin movi: movebla meblo (Z); la movebleco de armeo.
  • moveblaĵo
    [JURO] Aĵo, kiun oni povas transloki (mebloj, valorpaperoj ks).
  • moveco
    Eco de korpo, kiu kapablas sin movi: la moveco estas principe la karakterizaĵo de la animala regno.
  • moveto
    Malgranda movo: ŝajnis, ke li levas la kapon kaj moveton faras, por ekparoli (Z).
  • moviĝi
    1. Ne resti sur sia loko aŭ en la antaŭa pozicio: eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas (Z); koro pleniĝas-lango moviĝas (Z); kvazaŭ centoj da pezaj veturiloj moviĝas sur malfacila vojo (Z); neniu venteto moviĝis (Z); la boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko; (f) en lia koro moviĝis poetaj pensoj (Z).
      ŝanceliĝi, tremi.
    1. Sin movi: ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero (X); mi ne kuraĝis moviĝi (B); ne moviĝi de la seĝo (B); sur la strato komercaĉante moviĝas amaso (Z).
  • moviĝo
    Stato de io, kiu moviĝas: la moviĝo de la branĉoj, de la mara hulo; (analoge) Moor, kun sovaĝa moviĝo (Z); li fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj (Z).
  • moviĝadi
    Daŭre aŭ ripete moviĝi: la kapo de la arbo moviĝadis (Z); la plumoj de lia bireto moviĝadis (Z); (f) kiuj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino? (Z); la neregula moviĝado de la kandela flamo (Z).
  • moviĝema
    Volonte aŭ facile moviĝanta: al lia ombro, pintoj moviĝemaj de l' arbareto (Z); la alte amasiĝinta moviĝema sablo (Z); moviĝema besto (B); jona moviĝemo; moviĝemo de karaktero (B).
  • movilo (Z)
    Aparato aŭ rimedo por movi ion.
    motoro.
  • movilaro
    Tuto de la iloj de maŝino, mekanismo: la movilaro de horloĝo.
    radoaro.
  • movokomenca
    Troviĝanta ĉe la komenco de movado: la Biblioteko donis puŝon antaŭen, puŝon ne unufojan sed movokomencan (Z).
  • movoplena
    Plena de movado: la movoplenaj stratoj de la urbo (Z).
  • dismovi
    Movi, apartigante: la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento (Z).
  • dismoviĝi
    Disiĝi per ia movo: la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento (Z).
  • ekmovi
    Komenci movi: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron (X); fari la ekmovon (ĉe ŝako).
  • ekmoviĝi
    Komenci moviĝi: la trajno, la armeo ekmoviĝis; (f) tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis (Z); la malbonaj pensoj povas ekmoviĝi en nia koro (Z).
  • elmoviĝi
    Ekspedicie aŭ migre eliĝi: la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto (X); li elmoviĝis kaj venkis (Z).
  • makromova, ampleksmova
    [TEKNIKOJ] (pp ŝraŭbo) Servanta por rapide kaj multe movi la tubon de mikroskopo aŭ de alia optika aparato.
  • mikromova
    (pp ŝraŭbo) Servanta por malrapide kaj tre malmulte movi la tubon de mikroskopo aŭ de alia optika aparato.
  • primovada
    Rilata al movado 3, precipe al la E-a movado: primovadaj eseoj.
  • senmova
    Tute ne moviĝanta: per senmovaj okuloj ŝi rigardis (Z); akvon senmovan kovras putraĵo (Z).
  • *senmove
    Ne farante movon: la virino staris senmove (Z).
  • senmovigi
    Malhelpi movigi: senmovigi pecon ( [VIDU] kojno, inercio).
  • formovi
    Forigi, movante: formovu tiujn ŝtonojn for de la vojo.
  • memmova
    Aŭtomata.
  • nemovebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin movi: nemovebla fundamento, instalaĵo.
  • nemoveblaĵo
    [JURO] Aĵo fiksa, ne translokebla: la nemoveblaĵoj en heredaĵo.
  • facilmova (Z)
    Tia, ke li, ŝi, ĝi facile moviĝas: facilmova pantero; (f) ne decas per facilmovebla saĝo [...] komentarii la sanktan tradicion (Z).
  • kapmovo
    Movo de la kapo: fari aprobajn kapmovojn (Z).
  • lantmova
    Nur malrapide moviĝanta: lantmova maljunulo; (analoge) lantmova filmo.
  • libermova
    Havanta la liberecon de siaj movoj.
  • pasmovo
    [SPORTO] Movo, per kiu futbala ludanto transdonas la pilkon al alia.
  • propramova
    Rezultanta el propra iniciativo: propramova decido; mi propramove volis montri al la mondo E-ista, ke mi ne malaprobas [...] (Z).
  • psikomovo
    [PSIKOLOGIO] ŝanĝo de stato en la psiko, simila al movo aŭ gesto de la korpo, sed povanta okazi sen fizika esprimo: decido estas psikomovo; por pardoni ne sufiĉas diri 'mi pardonas', necesas psikomovo, t.e. nova sinteno al la pardonato.
  • ŝtelmove
    Per movoj, kiujn oni penas kaŝi: li ŝtelmove eliris tra la pordon (Z).
  • trimova
    Efektivikanta per tri movoj: trimova problemo (de ŝako).
  • turnomovi
    [KUIRARTO] Movi saŭcon, miksaĵon ks per rondiraj movoj, por bone kunmiksi la ingrediencojn.
    kirli.

    movi


    agigi.direkto.Diurno (la diurna movo de la tero).elektromova forto.Filmo virga, uzita, lantmovainercio.kineta.kirli.kojno.La morta punkto de aksuma movo.La movimento de la pianokonĉerto de Grieg.La nemoveblaĵoj en heredaĵo.Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron (por -atingi celon) (strebi mane kajpiede).motoro.mov'ado.moveblaĵo,moveblaĵo.movi ĉielon kaj teron.moviĝi.movo.Ne movi eĉ unu fingron.Per kora movo etendi la manon por manpremo. pozicio.rotacio.senmove, seflue, senire.sidi.stari.ŝanceliĝi.transigi.translacio.translokiĝo.tremi.
    atingi. celo. elektro. fiziko. forta. gesto. gvidi. ludi. muziko. porti. stari. trafiko. turni.

    Iel rilatitaj:

    abdukcix adaĝx adukcix advekcix aerobikx aferx akinezix al alegrx anakinezix arestx artikx ataksix atingx balancx baraktx butex celx cirkulx dancx ekvilibrx elektrx fizikx fortx gestx gvidx horloĝx irx ludx meblx motorx movadx muzikx plenx portx pozicix saltx skux starx timx trafikx turnx venx vojx