[ botaniko] (aceae)
Sufikso. , uzata por formi nomojn de plantfamilioj el la nomo de ilia nomenklatura genra tipo: liliaco (j), plantagaco(j), rozacoj, salikacoj, onagracoj. RIM. 1 Pluraj familinomoj, devenantaj el nelegitimaj genronomoj estas konservataj; ekz. akvifoliacoj, ebonacoj, fabacoj, kariofilacoj; onagracoj.
RIM. 2 Kelkaj familinomoj estas neregule formitaj k akceptitaj kiel esceptoj: gramineoj (Gramnineae) = poacoj; kompozitoj (Compositae) = asteracoj, labiatoj (Labiatae) = lamiacoj, kruciferoj (Cruciferae) = brasikacoj, k.a. La aldono de aco al la nomo de tiuj familioj (ekz. 'kruciferacoj') estas nelogika, kontraŭa al la botanika kodo de nomenklaturo k nepre evitinda.
- al/, -e/, -ine/, -oide/.
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
sufikso
botanika familioo
rozo
fabacoj
kaprifoliacoj
Iel rilatitaj:
-al
-e
-ine
-oide
aferx
botanikx
fabx
familix
genrx
kaprifolix
nomenklaturx
plantx
rozx
sufiksx
tipx