objekto

*objekt/o

  1. ĉio, kio prezentiĝas al niaj sensoj: la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn (Z); ĉemizojn, kolumojn [...] kaj ceterajn similajn objektojn oni nomas tolaĵo (Z); tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de M., estis larĝa kaj alta fenestro (Z); ruĝaj ŝuoj, la plej kara objekto, kiun ŝi posedis (Z); en ĉiu objekto troviĝas difekto (Z); la artikolo 1a estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj (Z); mi ne estas homo (ŝi pensis), mi estas objekto! (Z).

RIM. 1 Inter 'objekto' kaj 'aĵo' estas nur tia nuanco, ke la unua vorto insistas pri la ekstereco, la dua pri la konsisto.
  1. ĉio, kio prezentiĝas al nia menso: lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj (Z); la tutan nian civilizacion ni dankas nur al unu objekto, al la posedado de lingvo (Z); kun scienca aplombo ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa (Z).

RIM. 2 La diferenco inter 'objekto' kaj 'afero' estas nur, ke tiu ĉi lasta vorto ne supozigas koncernaton.
  1. ĉio, kio okupas la intelekton, kio estas celo de pensa laboro: la objekto de la verko trapenetris sian cerbon (Z); objekto de studo (B); multajn leterojn mi ricevis pri tiu objekto (Z); ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere (Z); la ambaŭ lingvojn [...] vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto (Z); li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn 'kvinojn' (Z); enkonduki E-on, kiel nedevigan objekton de instruado; ŝi estis objekto de meditado por skulptisto.

RIM. 3 Inter 'objekto' kaj 'temo' estas tiu malgranda diferenco, ke 'objekto' entenas nuancon de celado (lernado, esploro ktp), kiu ne ĉiam enestas en temo.
  1. ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago: ĝis la morto mem ni estos objektoj de moko! (Z); mi faros ilin objekto de honto, de moko kaj de malbeno (X); virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo (Z); tio estas por P. objekto de ĝojo (Z); ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis (Z); M. ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento (Z).
  1. [FILOZOFIO] La ekstera aĵo, kiu estas pensata de la pensanta subjekto: la ideo, kiun ni havas pri iu afero, povas esti ne konforma al sia objekto.
  1. [LINGVOSCIENCO] Sintaksa funkcio de komplemento, esprimanta tion, kio limigas la amplekson de la ago signifata de la verbo; en E. objekto povas esti rekta (ekz. 'ŝin' en 'mi memoras ŝin', 'legi' en 'li lernas legi') aŭ nerekta ('pri ĝi' en 'mi memoras pri ĝi').
  • objekta
    1. Rilata al la objekto de io: la objekta distanco (en optiko); objekta vitro (= muntovitro); kovrobjekta vitro (= kovrovitro).
    1. [LINGVOSCIENCO] Rilata al la objekto: objekta funkcio; objekta subpropozicio (rolanta kiel objekto).
  • artobjekto
    Faritaĵo de artisto.
  • celobjekto (Z)
    La celata objekto.
    celtabulo.
  • ŝercobjekto
    Objekto aranĝita, por amuze trompi.
  • pruvobjekto
    [JURO] Objekto, per kiu la akuzisto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito.
    konvikti.

    objekto


    afero : aĵo; objekto aŭ agado aŭ ideo aŭ temo.astro : objekto en ĉielo [suno, luno, steloj, planedoj.].aĵo.Bombadi nemilitistan objektivon.brokanti : vendi uzitajn objektojn por denova uzo ("duamane").Celi nur trafeblajn objektivojn.celo.domobjekto.ekspozicio : kolekto da objektoj, orde aranĝitaj por montri/konigi ilinal la publiko; ekspozicii: publike elmontri.evento.Fariĝi objekto, temo de klaĉo.ĝi : tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso negravas).ili : tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj.instrumento : fabrikita objekto speciale farita por certa uzo.Juĝi objektive.katalogo : tabelo de objektoj ekspoziciataj aŭ vendataj.kategorio : grupo da iel samspecaj objektoj, homoj, ideoj., laŭ iuordigo.komplemento.La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de laakuzito.materio : ĉio, el kio konsistas konkretaj aferoj (ne la objektoj aŭvivaĵoj mem) (ne energio; ne spirito).mebloj.motivo.NIFO (neidentigita fluganta objekto).nomo : vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikasobjekton aŭ estaĵon; interkonsentita aŭ kutime uzata vorto por io ("ninomu tion.", "oni nomas tion."); (nome: jen mi nomos, indikos tion,kion mi celas).Numera aperturo de objektiva lenso.objekta komplemento.objekto, aĵo.persono.sklavo : homo posedata de alia homo kiel (kvazaŭ) objekto.spirito.subjekto.substantivo : o-vorto; vorto, en Esperanto ĝenerale kun finaĵo "-o",kiu estas la lingva nomo de io ekzistanta (objekto, planto, besto,homo, ideo.) (ankaŭ la nomoj de agoj, statoj, ecoj.).Temo, objekto de babilado.transitiva : (gramatiko, pri verboj:) povanta havi objekton, finiĝantanper -n ("rektan" objekton) (oni povas "fari ion", sed ne "stari ion";"ruli ion", sed ne "ruliĝi ion"; "dormigi iun", sed ne "dormi iun":fari, ruli kaj dormigi estas transitivaj verboj, stari, ruliĝi kajdormi estas netransitivaj).umo.varo : objekto farita por vendo; komercaĵo.
    gramatiko. materio substanco

    Iel rilatitaj:

    -aĵ -o aferx artefaktx artx donx estx gramatikx ili materix substancx temx tiu