tubero

*tuber/o

  1. ĉiuspeca bulforma elstaraĵo aŭ ŝvelaĵo sur la surfaco aŭ en la interno de korpo: la plej supre elstaranta roka tubero (Z); tuberoj de ligna bastono; la ĉaro skuiĝis sur la tuberoj de la kampara vojo; tiu lignopeco estas ne utiligebla, pro la tromulto da tuberoj, kiuj estas en ĝi; jes, diris la palisoj de la barilo, ni havas en ni nodojn kaj tuberojn (Z); absceso estas ankoraŭ fermita tubero kun puso (Z); bati al si tuberon sur la frunto (
    kontuzo); (f) estas tubero en la afero (Z) (ĝi ne iras glate).
    ĝibo, veruko.
  1. [BOTANIKO] Bulforma aŭ ŝvela, rezervoplena parto de tigo (plejofte subtera;
    rizomo), de kolo aŭ de radiko: tiga tubero (ekz. de helianto kaj terpomo), radika tubero (ekz. de beto, orkido kaj fikario); tubero rolas en nutriĝo kaj neseksa reproduktiĝo.
  1. [ANATOMIO] Nomo de iaj bulformaj elstaraĵoj: parietosta tubero (tuber parietale).
  • tubera
    1. Rilata al tubero.
    1. Tuberohava: tubera rizomo, tubera radiko.
  • tuberaĵo
    1. [BOTANIKO] ŝvelaĵo, aspektanta kiel tubero, ekz. tuberaĵo de folioj.
    1. [ANATOMIO] Speco de tubero: tibia tuberaĵo (tuberositas tibiae).
  • tubereto
    1. [ANATOMIO] Nomo de pli malgrandaj tuberoj: karotida tubereto (tuberculum caroticum).
    1. [MEDICINO] Bulformaj haŭtaj elstaraĵoj: lepra, sifilisa, lupusa tubereto; sebeca tubereto (= seba kisto).
      tuberkulo.
  • tuberiĝo
    [BOTANIKO] Transformiĝo de tuto aŭ de parto de tigo aŭ radiko en tuberon: tuberiĝo de radiko.
  • tuberplena
    Kovrita de tuberoj: tuberplena saliko (Z); tuberplena dorso de krokodilo (B); tuberplena ŝoseo
  • multotuberuloj
    [PALEONTOLOGIO] Ordo (Multituberculata) de tre primitivaj mamuloj, kiuj vivis de malfrua ĵurasio ĝis eoceno, kun multatuberaj dentoj.
  • hartubero
    Bulforma aranĝo de la haroj, plektitaj kaj kunigitaj malantaŭe de la kapo aŭ sur la nuko.
    vosto.

    tubero


    Iel rilatitaj:

    aferx amorfofalx batatx celerix ciklamenx formx legomx plantx plenx terpomx