krimo

*krim/o

  1. Ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas grave malobservata: pro via krimo vi pagos per la vivo (Z); ŝi devis vidi la krimon, kiu estis farata kontraŭ ŝi (Z); eldiru al mia popolo ĝian krimon (X); pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar mi ne indulgos lin (X); krimo de pasio; (f) sed ĉu en tio estas ia krimo? (Z).
  1. [JURO] En iuj jursistemoj, delikto de la plej grava speco (murdo dombruligo, seksperforto ks).
    delikto.
  • krima
    1. Rilata al krimo: krima faro; krima kodo.
      kriminala.
    1. Kulpa je krimo: krima junulo; ne indulgu krimajn malbonfarantojn (X).
  • krimi (ntr)
    Fari krimon: tajloro krimis, botisto pendas (Z) (senkulpulo pagas pro kulpulo); kiu ne krimas, tiu ne timas (Z).
  • krimeco
    Eco de iu, kiu krimis; leviĝu [...] por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo (X); pezas sur ĝi (la tero) ĝia krimeco (X); lia krimeco estas evidenta.
  • krimego
    Abomeninda krimo: da arto unco, da krimegoj tuno (C) (pri Eŭropo).
  • krimeto
    Delikto.
  • krimulo
    Homo krima: la deziro de krimuloj estas perforto (X); se vi transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon [...] (Z).
  • kunkrimulo
    Komplico en krimo.
  • senkrima
    Ne farinta aŭ ne prezentanta krimon: senkrima akuzito, skribaĵo.
    senkulpa, pura.
  • militkrimo
    Dummilita ago, kiu ne respektas la interŝtatajn konvenciojn.

    krimo


    Anonci premion, prezon por (pro) la kapo de krimulo.Antaŭpensita, besta krimo.Elserĉu la krimulon.Ĝis la fino de la proceso,la akuzito malkonfesis la krimon.Hardita krimulo.Imputi al iu krimon ; kulpigi iun pri krimo.Kapkosta, mortmerita krimo.Kiu ne krimas, tiu ne timas.Komenci kriminalan proceson.Konfesi krimon.Krima afero.krimego.Kriminala tribunalo asiza juĝĉambro.Krimo : mortigo, dombruligo, seksatenco, infanŝtelo.Krimo de pasio. La intenco "konstituas" la krimon.La pasio kondukas al krimoj.Mistera krimo.Nun lia krimo estas pruvita.Pridemandi politikan krimulon.Tajloro krimis, botisto pendas (senkulpulo pagas por kulpulo).
    akto.Aresti suspektaton.aresti.atenci –n.atenci.bakŝiŝo.bandito.cinika.ĉantaĝo.ĉarlatano.delikto.detektivo.Distingi inter okaza mortigo aŭ intenca murdo. dolo.enketo.Enpiki ponardon en ies bruston.fripono.ĝendarmo.Identigi la kadavron.juro.kalumnio.korupti.kruela.kulpo.La okazejo de la murdo.La polico rastis la kvartalon.Malaperi komplete sen lasi spurojn. murdi.Oni trovis iun kun tratranĉita gorĝo. ostaĝo.per'forti.persekuti.polico.protokolo.rab'i.rab'isto.rabi.rajto.Riĉa rekompenco.ruza.sikario.spiono.ŝteli.viktimo.
    afero. juro. justico justico. kulpa. politiko. pruvi.

    Iel rilatitaj:

    aferx alibix atencx deliktx denuncx ekzekutx jurx justicx justx kondamnx konfesx kruelx kulpx malicx meritx policx politikx pruvx seksx serĉx suspektx timx tranĉx tribunalx ŝtelx