proceso¹
*proces/o¹
- Juĝafero, jure submetita al tribunalo: esti prava en sia proceso (Z); gajni, perdi sian proceson (Z); komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso (Z).
- = procezo: tiu proceso de unuformiĝado iros en la lingvo internacia multe pli rapide (Z); senskue kaj regule disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo (Z).
procesi (ntr)
Juĝe persekuti: procesi kontraŭ iu; procesi pri kompenso de la perdoj (B); la reĝo kaj mi procesas pri mia kapo (B); neniu procesas honeste kaj neniu juĝas juste (X). procesema
Amanta procesi.
ĉikanema. proces/o²
[ANATOMIO] Elstaraĵo, pli elstara parto de organo: ciliara, korakoida proceso (Vd korako).
apofizo.
procesx
Iel rilatitaj:
advokatx
aferx
apofizx
konsentx