fremda

*fremd/a

Senrilata kun la koncernata persono aŭ afero
  1. pro aparteneco al alia lando: esti en fremda lando (Z); li komprenis fremdajn lingvojn (Z); la tiel nomataj vortoj fremdaj (t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto) (Z); suferi sub fremda okupado.
    aligenta, alilanda, eksterlanda.
  1. pro aparteneco al alia persono: kiu fremdan avidas, propran forperdas (Z); de fremda dento ni doloron ne sentas (Z); de fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo (Z) (ne ŝtelu!); el fremda ledo oni tranĉas larĝe (Z); fremdan vundon kaŝas vesto (Z); fremda edzino estas malvasta puto (X); fremdan edzineton fiku, al najbaro helpi streba (W); [FINANCO] fremda havo (obligaciaj pruntoj, kreditoj ks).
    aliula;
  1. pro nekonateco aŭ nespertiteco: li rekonis ilin, sed li ŝajnigis sin fremda al ili (X); nenio estis pli fremda al lia koro, ol la intenco [...] (Z); mi fariĝis fremda por miaj fratoj (X); tiu voĉo ne estas fremda al mi; tiu punkto estas tute fremda al la diskutata temo; al homo nenio homa devas esti fremda; tiu scienco estas evidente al li tute fremda; [MEDICINO] (pp io akcidente eniĝinta en la organismon aŭ tie nenormale formiĝinta) eltiri fremdan korpon.
    ekstera, malpropra.
  • fremdaĵo
    1. Malpropraĵo.
    1. Io el fremda lando.
      ekzota.
  • fremdeco
    Eco de iu aŭ io fremda: la fremdeco de niaj kutimoj ridigis ilin; reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de unu sama lando (Z).
  • fremdiĝi
    Iĝi fremda al: li fremdiĝis al sia propra familio.
  • fremdiĝo
    1. Stato de iu aŭ io, kiu ĉesas esti sendependa.
    1. [POLITIKO] Stato de iu, kiu apartenas al alia homo: la fremdiĝo plu ekzistas en iaj sociaj kondiĉoj, kiel prostituado, salajreco ks.
  • fremdulo
    Viro fremda al la koncerna lando, gento, familio kc: mi estas fremdulo en fremda lando (X); ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos, estu mortigita (X); ne punu infanojn antaŭ fremduloj (Z); vin laŭdu fremdulo, sed ne viaj lipoj (X); vi estu gardata kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj (X); la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi (X); la Fremdula Legio de la franca armeo.
  • fremdlando
    ĉiu lando ekster la propra: bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu (Z); en fremdlandon pelis ŝin la sorto (Z); fremdlanda, florvarmeja kreskaĵo (Z): ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino (Z).
    eksterlanda.
  • forfremdiĝi
    Foriĝi, iĝante fremda: miaj konatoj forfremdiĝis de mi (Z).
  • malfremda
    Apartenanta al la sama gento, familio; prezentanta la samajn kutimojn: ĉe li mi sentis min tute malfremde; iom post iom la nova studento malfremdiĝis.
    hejma, intima.

    fremda


    azilo, rifuĝejo.barbaro.bizara.diferenca.eksterulo.ekstradicio.ekstravaganca.ekzota.elmigri.fremda.freneza.gastamo.gastigo.groteska.importi.indiĝena, enlada, landido.intergenta.internacia.interpopola.Kiu stranga muŝo vin pikas?.koloniano.kolonio.kosmopolita.ksenofobo.kurioza.malpropra.nacianigo.naciigo, ŝtatigo.najbaro.nenormala.nostalgio.originala.pasporto.Pro stranĝa koincido de cirkonstancoj.transmara.tutmonda.
    miri. stranga.

    Iel rilatitaj:

    aferx ambasadorx aneksx havx landx lingvx mirx najbarx strangx