iri

*ir/i (principe ntr)

  1. (iu) Moviĝi per la tiucelaj membroj, piedoj, flugiloj, naĝiloj: iri etpaŝe, galope; la hundo iris lamete; kiu iras trankvile, iras rapide (Z); iri sur la strato, laŭ la rivero, kun amikoj; kiu iras? (Z) (militgarda demando); iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro (Z); malbone veturi estas tamen pli bone, ol bone iri (Z); fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras (Z); kaj la cikonioj iris suden (Z); (tr) iri longan vojon (Z); multe irata strato.
    paŝi, kuri.
  1. (iu) Moviĝi direkte al iu aŭ io: al bona ĉasisto iras mem la besto (Z); mi venas de la avo kaj mi iras al la onklo (Z); iri al la kuracisto; iri en la ĝardenon (Z), al la fonto (Z), en la liton (Z), en la preĝejon (Z); ni iris en diversajn flankojn (Z); estas tempo iri domen (Z); mi iris dekstren (Z); iri tien kaj reen (Z); iri supren kaj malsupren (Z); (tr) kiun vojon li iris? (Z); plena konscio pri la irota vojo (Z).
  1. (iu) Moviĝi malproksimen de iu aŭ io: nun, mi devas jam iri (Z); sed iru kaj inter amikoj elektu la plej saĝajn (Z); kaj nun, sinjoroj, ni iru! (Z); iru en paco! (Z); lasi iun libere iri (Z); iru, iru, vi ne estas plu Moor! (Z); iru for kun via absurdaĵo! (Z).
  1. (iu) Moviĝi helpe de besto, de maŝino ktp: iri al la kongreso per aŭto, fervojo, aviadilo; iri sur la maro (Z).
    flugi, rajdi, veturi.
  1. (iu) (f) Direkti sin al ia celo: iri ĉerpi akvon (Z); iri dormi (Z), gliti (Z); iri al vivo (X), al sia morto (X); iri al la venko; iri laŭ la vojo de la prudento (X); ĉiu iras, kiel sak' al li diras (Z); li iris ĝis tio ke [...] ; li finu la gimnazion kaj iru el tie ĉiam pluen kaj pluen (Z).
    konduti.
  1. (io) Moviĝi de unu loko al alia: tra la fenestro la vaporo iras sur la korton (Z); tiu letero iros al Amerika (Z); de li iras tia odoro! (Z); ne iru fadeno antaŭ kudrilo (Z); dum tiuj pensoj iris tra ŝia kapo (Z); vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros (Z); el interne de la nubo iris tre hela flamo (X); pieco, konscienco, iru ĉio al la diabloj! (Z); (analoge kaj f) de tie iras du ŝoseoj al la haveno (B); la muro iras de la domo ĝis la lago; la koridoro iris al la kuirejo.
    etendiĝi, konduki.
  1. (io) Funkcii per interna movo: horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto (Z); la maŝino iras tro rapide.
  1. (io) Disvolviĝi, evolui, progresi iel: la afero iras bone (Z), malbone (Z); tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro (Z); la afero ne volis iri bone (Z); la afero ne iras glate (Z); iri laŭ deziro (Z), en ordo (Z); mi jam provos, kiel ajn ĝi iros (Z); tio ne iras tiel rapide (Z); sen mensoga rekomendo ne iros la vendo (Z); kiel iras via komercaĵo? (Z).
  • iro
    Unu movo en ia direkto: la iro de la piŝto; iro kaj reveno; rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo (Z); ni ne povas tie ĉi analizi tiun iron de la pensoj (Z); unua paŝo iron direktas (Z); post pli ol dek senrezultaj iroj al la oficejo [...] (Z); iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito (Z).
  • *iradi
    Kutime aŭ konstante iri: iradi ofte en la teatron (Z); la fratoj iradis en la lernejon (Z); sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados (X); la tuta Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili (X); ni irados al nia celo (Z); la fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence (Z).
  • irado
    1. La ago, per kiu iu, io iradas: kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata (X); Nineve havis la grandecon de tri tagoj da irado (X); estis la komenco de la irado el Babel (X); la irado al Budapeŝto per Danubo estas ĉarma kaj ripoziga; certigi la bonan iradon de la motoro; ŝi kontrolas la iradon de la aferoj en sia domo (X); la irado de la mondo (Z).
    1. La maniero, kiel iu, io iradas: gracia, leĝera, flirtanta irado.
  • irantaro
    Tuto de tiuj, kiuj kune iras.
    eskorto, defilado, procesio.
  • irebla
    Tia, ke oni povas iri sur ĝi: irebla vojo; sekurigi la ireblecon de la ĉirkaŭurbaj vojoj.
  • irejo
    ĉia loko aŭ vojo, laŭ kiu oni povas iri: sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco (X).
    koridoro, pado, komunikejo, pasejo, promenejo, vojstreko.
  • irigi
    1. Fari, ke iu aŭ io moviĝu de unu loko al alia: por kio li irigis min en tiun landon? (X); mi irigos vin sur rekta vojstreko (X); irigi veturilon; la motoro irigas la aŭtomobilon.
    1. Fari, ke io funkciu: irigi motoron; la rivero iragas la muelilon; mi ne povas irigi tien horloĝon.
    1. Ebligi, ke iu aŭ io iru: tiu vojo irigas al la urbo.
  • *iriloj
    Longaj stangoj provizitaj per altefiksita piedapoga hoko, kiujn oni uzas por marŝi kaj trapasi marĉojn, starante alte super la tero. SIN. stilzoj.
  • irpova
    Kapabla iri: irpovaj invalidoj.
  • iro-reiro
    Tuto de la du sinsekvaj movoj per kiuj iu aŭ io revenas al la deirpunkto: fervoja bileto por iro-reiro; iro-reiro de piŝto.
  • aliri
    1. Moviĝi, por atingi iun aŭ ion: al tiu tombo aliris unu virino (Z); ŝi aliris pli proksime (Z); ili aliris, por elrompi la pordon (X); kiu kuraĝe aliras, facile akiras (Z); vi aliros matene laŭ viaj triboj (X); li aliras al la ruina kastelo kaj frapas (Z); ĥlestakov, alirante al la fenestro (Z); (f) oni povas diversmaniere aliri al la problemo; li alirigis la tribon (X).
      alpaŝi, alproksimiĝi, ataki, viziti.
    1. (tr) [KOMPUTIKO] Depreni aŭ almeti datenon ĉe memorilo ks: aliri diskon, memorilon; aliri datenbankon per komputila reto. SIN. atingi 5.
  • aliro
    Ago de iu, io aliranta: lasi liberan aliron al la ĝardeno (Z); havi, bari aliron; (f) nova aliro al edukado; [KOMPUTIKO] diskaliro; alirtempo de memorilo; ajnvica, laŭvica aliro.
  • alirebla
    Tia, ke oni povas aliri al tiu: alirebla regiono, monto; lia oficejo estis ĉiam alirebla por ĉiuj; ne facile alirebla eminentulo; (f) via koro ĉiam estis nealirebla por amo (Z).
  • alirejo
    Vojo por aliri.
  • antaŭiri (tr)
    1. Iri antaŭ iu aŭ io: la avangardo antaŭiras la armeon (B); jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin (N); la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu (X).

    RIM. En tiu loka senco, Z. ĉiam uzas 'iri antaŭ'.
  • 2 Ekzisti, okazi antaŭ iu aŭ io: preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda (Z); venis la konata ekscito, kiu ordinare antaŭiris la misteran murmureton (B); tiu sendu la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antaŭiranta (Z); ĝi estis konstruita sur sablo, kiel la sistemoj de ĉiuj antaŭirantoj (Z).
    anticipi.
  • antaŭeniri (ntr)
    Iri, celante antaŭen; (f) progresi: ni devas ĉiam antaŭeniri ne timante la malhelpojn; antaŭenira metodo, reformisto.
  • ĉirkaŭiri (tr)
    1. Moviĝi ĉirkaŭ iu aŭ io, farante rondan linion: la belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris (Z).
      rondiri.
    1. Fari kurban vojon ĉirkaŭ io, por ĝin eviti: Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto al la Ruĝa Maro (X); fari ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo (Z).
    1. [ARMEOJ] Paŝi flanke de obstaklo, pozicio ks, por povi poste ĝin ataki de malantaŭe.
  • deiri (ntr)
    Iri, malproksimiĝante de loko: Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede (X); de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos (X); la trajno deiras de Romo je la 8a; (f) deirante de tiu ĉi principo, ni trovos [...] .
    derivi.
  • deirpunkto
    Tiu punkto, de kiu oni deiras: la deirpunkto de la ekskurso, de eksperimento, de rezono.
  • *disiri (ntr)
    Iri en diversajn flankojn: ĉiuj infanoj jam longe disiris el la gimnazio hejmen (Z); disiru, sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesite (Z); tie la vojo disiras en kvar direktoj.
  • ekiri
    Komenci iri: ŝi ekiris en la direkto al la preĝejo (Z); la motoro ekiras facile; la afero bone ekiras (Z).
  • ekiro
    1. Komenco de irado: doni la signalon de la ekiro al la karavano.
      starti.
    1. [TEKNIKOJ] La procedo, laŭ kiu maŝino pasas de la ripoza stato al la norma rapido rotacia.
  • ekirigilo = [TEKNIKOJ] startigilo.
  • *eliri (ntr)
    1. (iu) Iri eksteren el iu loko, precipe el domo: 'eliris, sed baldaŭ revenos' oni respondis (Z); niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo (Z); Jael eliris al ili renkonte (X); eliris de apud li ĉiuj (X); kiu rabi eliras, ofte nuda revenas (Z); eliri el veturilo (Z); ŝi vidis unu sinjorinon, kiu eliris el la arbaro (Z); nuda mi eliris el la ventro de mia patrino (X).
    1. (io) Moviĝi eksteren de io: el la kaldrono eliras vaporo (Z); vi frapos la rokon kaj eliros el ĝi akvo (X); mia glavo eliros el sia ingo (X); voĉo eliranta el la aperturo de la tubo (Z); el ŝia buŝo eliris kelke da perloj (Z); el la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras (Z); ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo (Z) (nur projekto ).
    1. (iu) Pasi de malbona situacio al pli bona: virtulo eliras el mizero (X); eliri sen frakaso el granda embaraso (Z); eliri el malespero, el malsano, el maltrankvilo, el sklaveco; elirigi el la pereo (X).
    1. Aperi publike: mi estis ankoraŭ tro juna, por eliri publike kun mia laboro (Z); la tuta verko eliros en formo de apartaj kajeroj (Z); la unua lernolibro eliris en lingvo rusa (Z); en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto (X).
      elpaŝi.
    1. Origini el, deveni de: eliros markoto el la trunko de Jiŝaj (X); gardu vian koron, ĉar el ĝi eliras la vivo (X); elirinte el la tribo de Jehuda (X).
    1. (io) Esti en direkto al, doni vidon al: la fenestro eliris sur korton (Z); la ĉambro eliris sur kampon (Z).
  • eliro
    1. Ago de iu, io eliranta: la eliro de Hebreoj el Egiptujo; oni ne vidas eliron el tiu mizero (B); nek eniro nek eliro (Z); unu cirkonstanco igis min prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo (Z).
    1. = elirejo: husaroj gardas ĉiujn elirojn (Z).
  • Eliro
    [BIBLIO] La dua libro de la Torao.
  • elirejo
    Loko aŭ rimedo, per kiu oni eliras: domo kun du elirejoj; mapo de la elirejoj el Parizo.
  • *eniri (tr)
    1. (iu en ion) Iri internen de iu loko: eniri en ĉambron (Z); el flamo sin eltiris, en fajron eniris (Z); li eniris la aŭton (M).
    1. (iu al iu) Iri internen de ies domo: tiuj, kiuj eniris al la reĝo ne vokite (X); ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas (X); ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi (X).
    1. (iu en ion, f) Troviĝi en novan situacion, medion, funkcion: eniri en la militon; eniri en societon (Z); nova partio eniras [...] la parlamenton (M); eniri en la regnon de la ĉielo (N).
    1. (io en ion) Metiĝi internen de io: tra unu orelo eniras, tra la dua eliras (Z); kiel glate la vino eniras (en gorĝon) (X); glavo pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri (X); (f) espero eniris en ŝian koron (Z); eniri facile en la memoron (Z); tiuj vortoj sukcesis eniri en la lingvon.
  • eniro
    1. Ago de iu, kiu eniras: la eniro en la urbon (X), tra la pordoj (X); eniro malpermesita!
    1. = enirejo.
  • enirejo
    Loko, tra kiu oni eniras: la enirejo estis obstrukcita de homamaso; ĉe la pordegaj enirejoj (X); la enirejo al la palaco.
  • *foriri (ntr)
    1. Iri for de iu loko: diris kaj foriris (Z); foriris kun longa nazo (Z); foriri el la haveno; foriri ĉerpi akvon; foriru de homo malsaĝa (X); Kain foriris de antaŭ la Eternulo (X); li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn (X); (f) forpelu blasfemulon kaj foriros malpaco (X).
    1. (f) Morti: generacio foriras kaj generacio venas (X); mi rapidis veni, por doni al la kara foririnto mian lastan saluton (Z); la forirantoj al la tombo (X).
  • foriro (Z)
    Ago de iu foriranta.
  • laŭiri (tr)
    Iri laŭlonge de: laŭiri la riveron, la spurojn.
  • malsupreniri (tr)
    Iri en direkto al la malsupro de io: la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj (X); Moseo malsupreniris de la monto al la popolo (X); ili malsupreniris vivaj en ŝeolon (X); la knabo malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo; ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide (Z); ni faros unu novan malsupreniron en la groton; dum lia malsuprenirado de la monto (X).
    malleviĝi, descendi. [VIDU] sob.
  • neirebla
    Tia, ke oni ne povas iri: la vojo estis preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo (Z).
  • postiri (tr)
    1. Iri post iu, io.
    1. Veni, okazi post io: li postiris la lastajn reĝojn de la lando; tiu granda homo ne havis postirantojn.
  • preteriri (tr)
    Iri laŭlonge kaj flanke de io, kaj ĝin lasi post si: kiam mi preteriris antaŭ unu el tiuj barakoj, mi ekaŭdis [...] (Z); sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojn (Z); rigardadi la preterirantojn.
  • preterirejo
    [TRAFIKO] Vojo, ebliganta preterveturi urbon, pasante ne tra, sed ĉirkaŭ ĝi.
  • reiri
    1. Irinte, veni returne al la deira loko: Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko (Z); ĝi volis reiri en la kaĝon (Z); pli bone estas reiri ol perdi la vojon (Z).
    1. Iri denove, duafoje: mi reiros tien la venontan semajnon; iri kaj reiri.
  • reeniri
    Eniri denove, duan fojon.
  • reniri (ark.)
    Prova formo anst. reiri 1: leporaro devas arbaron reniri (G); ĉaspelantoj baras la reniron al la bestoj (G).
  • retroiri (ntr)
    Iri dorsdirekte, turnite plu al la mala direkto: la ĉevalo retroiris kelkajn paŝojn; retroirigi aŭton, lokomotivon; [ASTRONOMIO] retroiro de planedo (moviĝo en direkto kontraŭa al ĝia ordinara direkto).
  • senelira
    Tia, ke ne ekzistas eliro: situacio, kiu devas fariĝi ĉiam pli kaj pli senelira! (Z).
  • senelirejo
    1. Vojo fermita de unu ekstremaĵo, sakstrato.
    1. Situacio, el kiu ne estas eble sin tiri.
      dilemo, kaptilo, magia rondo.
  • subiri (ntr)
    Iri sub la horizonto: kiam la suno estis tuj subironta (Z); la suno subiris sub la akvon (Z); en la momento de la sunsubiro (Z); de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro (X).
  • supreniri (tr)
    Iri en direkto al la supro de io: la infano supreniris sur mallarĝan ŝtuparon (Z); ŝi komencis malrapide supreniri sur la larĝa ŝtuparo (Z); la bela Sara supreniris unu ŝtuparon kaj venis [...] (Z); vi ne supreniru sur la monton (X); mi supreniros en la ĉielon (X); kaj Moseo supreniris al Dio (X); vi malhonoris mian liton per la supreniro (X) (sur ĝin); la suprenirado estis longa kaj peniga.
    ascendi, leviĝi. [VIDU] sor.
  • suriri
    Iri alten sur ion: suriru sur la monton (X); suriri tegmenton (B); suriris sur ilin la spirito (X); post du tagoj da surirado li atingis [...] (B).
  • *trairi (tr)
    Iri trae de io, de unu flanko al la alia: oni devas trairi la korton por eniri en la domon; muso trairis sur la planko; trairi riveron naĝante; trairinta ian distancon pluen (Z); trairigante viajn infanojn tra fajro (X); posedanto de kampo rajtas malpermesi la trairon; (f) la unuan fojon trairis ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj (Z).
  • trairebla
    Tia, ke oni povas ĝin trairi: trairebla torento, stepo; netrairebla dezerto; [KEMIO] ĉe osmozo oni distingas traireblajn (SIN. tralasajn), duontraireblajn (SIN. duontralasajn) kaj netraireblajn (SIN. netralasajn) membranojn.
  • trairejo
    Loko, per kiu oni povas trairi.
    pasejo.
  • transiri (tr)
    1. (iu) Moviĝi ĝis la alia flanko de io: kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi (X); transiri tiun monton oni ne povis sen forta ŝvitado (Z); ŝi ĵetis en la koton la panon, por transiri kun sekaj piedoj (Z); transiri landlimon sen pasporto; mi transiris la Rubikonon (f, rezignis pri la eblo reiri); transirinta en alian mondon (Z) (f, mortinta); (f) lia senbrideco transiras ĉiujn limojn (Z).
    1. (iu) Pasi al alia partio, okupo ktp: multaj volapükistoj, kiuj malkaŝe transiris al E. (Z); la Eternulo transiris al la konkuranto (X); transiru ni al la aferoj (Z); super tiuj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo (Z); transiri de rido al larmoj.
    1. (io) Pasi en alian situacion, kategorion, metafore translokiĝi: la tuta lando transiris en posedon de l' venkinto (Z); sia loko de naskiĝo transiris en la manojn de fremdaj homoj (Z); la postrestaĵo transiris al parencoj (Z); vortoj, kiuj transiras el unu lingvo en alian (Z); la spirito de Elija transiris sur Elisan (X).
    1. Veni en alian staton, transformiĝi en: ŝi rimarkis, ke ĝia tono iom post iom transiris en la malklaran murmuradon de preĝo (Z); la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto (Z).
    1. = transiti.
  • transira
    1. Nedaŭra, pasa, provizora, transita.
    1. [LINGVOSCIENCO] Transitiva.
  • netransira
    Netransitiva.
  • transiro
    Ago de iu, io transiranta: transiro de vadejo; la dioj preparas skuantan transiron de ĝoj' al doloro (Z); transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas malfacila transiro (Z).
  • transirebla
    Tia, ke oni povas ĝin transiri: transirebla barilo; nek transnaĝeble, nek transireble (Z).
  • transirejo
    Loko, ĉe kiu oni povas transiri ion: rivera, fervoja transirejo; la transirejoj de Jordan (X).
  • transirigi
    Fari, ke iu transiru ion: kial vi transirigis tiun popolon trans Jordanon? (X).
  • anasiri (Z) (ntr)
    Iri kiel la anasoj, balancante la korpon alterne sur ĉiu piedo: grandaj, anasirantaj araneoj (Z).
  • *ĉieliro
    [RELIGIO] Mirakla leviĝo de homo en la ĉielon: la ĉieliro de Romulo, de Elija, de Jesuo, de Mahometo; festo de la ĉieliro de Maria.
  • ĉieleniro = ĉieliro.
  • faztransiro
    [FIZIKO] [KEMIO] ŝanĝiĝo de fazo pro ŝanĝo de termodinamika parametro.
    kondensi.
  • flankeniri (ntr)
    Iri flanken de io, iu: la anĝelo stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri nek dekstren, nek maldekstren (X).
  • hejmeniro
    La iro al la hejmo.
  • inversiri
    Iri en la inversa direkto: inversiri laŭ rivero (t.e. al la fonto).
  • kontroliro (Z)
    Iro de kontrolisto, vokto, noktogardisto ks, por certigi, ke ĉio estas en ordo kaj la ordonoj estas observataj [VIDU] rundo.
  • krucmilitiro
    [HISTORIO] Militiro de kristanaj ekspedicioj, por rekonkeri la landon de Jesuo elde la islamanoj: la granda persekutado de la Hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj (Z).
  • militiro
    [ARMEOJ] Milita ekspedicio: la bardo partoprenis en la militiro (Z); la vikingo entreprenis militiron (Z).
  • piediri
    Iri piede: li piediris la tutan vojon; da homoj piedirantaj estis malpli (Z); ne estas piediranto kolego al rajdanto (Z) [VIDU] piedira zono.
  • rabirado
    Ekspedicio por rabado: la nomadoj faris rabiradon tra la valo.
    razio.
  • radiri
    Transportiĝi per rada aparato aŭ veturilo, ekz. biciklo ks.
    ruliĝi.
  • randiri
    Iri laŭ la rando de loko.
  • rondiri
    Iri laŭ ronda linio, cirkle: mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi (X); ĉe la granda horloĝo la montriloj rondiradis (Z); la Rondiranto (Z) (gazeteto, kiu cirkulis inter malmultaj legantoj); la historio rondiris de kokinejo al kokinejo (Z); la rondo de la suno (X) [VIDU] rundo.
  • savelirejo
    Elirejo rezervita en okazo de danĝero: savelirejo en teatro, en aviadilo.
  • ŝipiri (Z)
    Veturi per ŝipo: ŝipirebla rivero.
  • ŝteliri
    Iri sin kaŝante, kvazaŭ ŝtelisto: venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco! (Z).
  • vicirado
    Defilado, parado.
  • vojiri
    Iri laŭ vojo: kiam Moseo kaj la popolo Izrael vojiris al la promesita lando (Z).
  • vojiro
    Irado laŭ vojo: ĉu ili povas fari tian grandan vojiron? (Z); li certe ĝojos, kiam li aŭdos, kiel malproksiman vojiron ŝi faris pro li (Z); se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo (X).
  • ekvojiri
    Komenci vojiron: ili ekvojiris for de la monto vojon de tri tagoj (X); de tie ili ekvojiris al Gudgod (X).
  • stilziri
    Iri per stilzoj.
  • zigzagiro
    Iro laŭ zigzaga linio.
    sinuo, meandro.

    iri


    Esprimoj

    Fari la necesajn paŝojn.
    Iri al Kanoso (humiliĝi).
    Iri en direkto de hormontriloj, inverse de la hormontriloj (rivolui en
    Iri laŭ la senso de la hormontrilo.
    Iri longan vojon.
    Iri tien kaj reen.
    Iri, kiel la piedoj lin portas.
    Li paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto.
    Ni paŝo post paŝo atingos la celon en gloro.
    Sin direkti al alia flanko.
    Unua paŝo iron direktas.
    Veturi sur sia paro da kruroj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Eliro,alirebla,alirejo,aliri,aliro,anasiri,antaŭeniri,antaŭiri,deiri,deirpunkto,disiri,ekiri,ekirigilo,ekiro,ekvojiri,eliri,eliro,enirejo,eniri,eniro,faztransiro,flankeniri,foriri,foriro,hejmeniro,inversiri,iradi,irado,irantaro,irbastono,irebla,irejo,iri,irigi,iriloj,iro,iro-,irpova,kontroliro,krucmilitiro,laŭiri,malsupreniri,militiro,neirebla,netransira,piediri,postiri,preterirejo,preteriri,rabirado,radiri,randiri,reeniri,reiri,reiro,reniri,retroiri,rondiri,rondiri,savelirejo,senelira,senelirejo,sobiri,stilziri,subiri,supreniri,suriri,trairebla,trairejo,trairi,transira,transirebla,transirejo,transiri,transiro,vicirado,vojiri,vojiro,zigzagiro,ĉieleniro,ĉieliro,ĉirkaŭiri,ŝipiri,ŝteliri

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    alpaŝi (aliri)
    alproksimiĝi (aliri)
    ascendi(supreniri)
    ataki (aliri)
    atingi (aliri)
    defilado (vicirado)
    descendi (malsupreniri)
    direkti sin
    disvolvigi
    droni
    dua libro de la Torao (Eliro)
    elpaŝi (eliri)
    etendiĝi
    evolui
    flugi
    funkcii
    gvidi
    halti
    komunikejo (irejo)
    konduki
    konduti
    koridoro (irejo)
    kuri
    lambastono
    leviĝi (supreniri)
    malleviĝi (malsupreniri)
    marŝi
    meandro (zigzagiro)
    moviĝi
    naĝi
    nedaŭra (transira)
    netransitiva (netransira)
    pado (irejo)
    parado (vicirado)
    pasa (transira)
    pasejo (trairejo)
    pasi
    paŝi
    persekuti
    progresi
    proksime
    promenbastono
    promenejo (irejo)
    promeni
    provizora (transira)
    rajdi
    rapide
    razio (rabirado)
    ruliĝi (radiri)
    rundo (rundirado)
    sekvi
    sinuo (zigzagiro)
    sobiri (malsupreniri)
    soriri (supreniri)
    startigilo (irigilo)
    stilzoj
    transita (transira)
    transitiva (transira)
    treti
    vadi
    vagi
    veni
    veturi
    viziti (aliri)
    vojo
    vojstreko (irejo)

    Ankaŭ vidu:

    celo, eskorto, flugilo, gesto, membro, naĝilo, piedo

    Iel rilatitaj:

    Torax aferx ascendx atakx atingx aŭtomobilx bastonx celx cirkulx daŭrx defilx descendx direktx domx dronx eskortx etendx evolux facilx flugx flux funkcix gestx gvidx haltx komunikx kondukx kondutx koridorx krurx kurx lamx laŭ levx marŝx meandrx membrx montrx movx naĝx padx paradx pasx paŝx persekutx piedx pordx progresx proksimx promenx provizorx rajdx rapidx razix rulx rundx sekvx sinux sob sor startx stilzx stratx transitivx transitx tretx vadx vagx venx veturx vizitx vojaĝx vojx volvx