fako

*fak/o

  1. Aparta dividaĵo de kesto, tirkesto ks, difinita por enteni aĵojn, kiujn oni ne volas intermiksi: fako de skribotablo, de ŝranko; fako por respondotaj korespondaĵoj; diversaj fakoj por la iloj de meblofaristo.
  1. (f) Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco ks: literatura, lingva fako (en gazeto); muziko ne estas mia fako; diversfaka komerco.
  1. (f) Sekcio de organizaĵo, instituto: fako por perditaj objektoj (Z); grandmagazena fako de reklamacioj; la financa fako de la ministerio por edukado.
    departemento.
  1. = ĉelo 6.
  1. = kupeo.
  • faka
    Rilata al iu fako: faka laboristo, gazeto, asocio.
  • fakaro
    Aro da fakoj, aranĝitaj en meblon: fakaro de korespondoj en hotelo.
    rako, bretaro.
  • faketo
    [TIPOGRAFIO] Malgranda fako por litertipoj.
  • fakestro
    Estro de iu fako en organizaĵo.
  • fakulo (Z)
    Tiu, kiu sin okupas pri aparta teknika fako: subkomisiono el fakuloj.
    ekspertizisto, kompetentulo, spertulo.
  • dufaka
    Havanta du fakojn.
  • enfakigi
    Meti en la respondan fakon (dokumenton, akton ktp).
  • multfaka
    Havanta multajn fakojn.
    malsimpla, kompleksa.
  • nefaka
    Havanta nenian fakon, specialaĵon: nefaka laboristo.
  • poŝtfako
    Unu el la specialaj kestoj, signitaj per numero kaj instalitaj en poŝtoficejo, de kiu firmoj aŭ privatuloj venas preni mem siajn korespondaĵojn: poŝtfako 32.
  • lernofako
    Objekto de instrukurso: en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio (Z).
  • stalfako
    ĉiu el la apartaj lokoj en kiuj oni tenas la bovinojn, ĉevalojn ks en septita stalo.
  • studfako
    Lernofako.
  • ŝildofako
    [HERALDIKO] ĉiu el la 9 partoj de ŝildo.

    fako


    branĉo.ĉelo.Diversfaka komerco.dividaĵo.En kazo de difekto de la ŝipo oni fermas la fakmurojn.fakulo, specialisto.fakulo.faka.fakinstruisto.fakkonanto.fakuli.fakulo.frostofako.Ĵurnalo informa, politika, loka, semajna, maldekstra, ilustrita, faka.kesto.Konfesia, troloĝata, faka.kupeo.multfakulo.sekcio.tirkesto.
    fabriko. instrui. kurso. legi. lerni. matematiko. pedagogio. psikologio. religio. scienco. ŝipo.

    Iel rilatitaj:

    aferx apartx aŭdx branĉx celulx fabrikx instrux kestx konx kursx legx lernx matematikx meblx pedagogix plafonx psikologix religix sciencx scix ŝipx ŝrankx