koncerni

*koncern/i (tr)

(io) Havi specialan rilaton kun iu aŭ io, aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion: tio ne koncernas vin ( [VIDU] nazo); ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo, kiu koncernis kelkajn mokemajn junajn virinojn (Z); lia tuta parolado koncernis nur aferojn agrikultivajn (Z); la uzado de la akuzativo koncernas la sintakson (B); kio min koncernas, mi ŝajnigos [...] (Z); ni silentas, ĉar ni ne sentas nin koncernataj (trafitaj); leĝo koncernanta la teatrojn; la regnoj ne koncernataj en la konflikto; la koncernata objekto (priparolata).
  • koncerna
    1. Tia, ke ĝi rilatas ĝuste la priparolitan, pritraktitan, aluditan temon aŭ aferon: ŝi mendis 30 ekzemplerojn, por eltranĉi la koncernan pecon (Z); la bela landa scenejo, kie okazos la koncerna solenaĵo, certe venigos multajn samideanojn.
    1. Tiucela, konvena: nia komitato, interkonsente kun la koncernaj societoj, intervenis en 21 kongresoj; klerigan laboron oni povis komenci nur, kiam jam estis koncerna literaturo; la koncernaj organizoj de nia movado provu fari la unuajn paŝojn; geedziĝo registrata en koncerna institucio.
    1. (evi) = responda, respektiva.
  • koncerne
    Rilate al; se konsideri: ĝi koncerne sian agon estas nur infano (Z); koncerne la reĝan dekreton (X); pasis mia kolero koncerne ilin (X); la estimo de sinjoro A. koncerne la patrinon (Z); ili sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj koncerne sian koron (Z).
    pri.
  • koncernato
    La koncernata persono.

    koncerni

    REVO: [koncerni]
    Honorkoncerna afero.Tio min ne koncernas.
    afero. justico. montri. okazi.

    Iel rilatitaj:

    aferx apud interesx justicx justx montrx okazx pri temx