magazeno

*magazen/o

  1. Ejo, kie oni konservas provizaĵojn, komercaĵojn kc: magazeno por salo, por greno; (f) treni kun si la tutan termagazenon de Vulkano (armilaron).
  1. Vendejo pli granda kaj diversvara, ol butiko: la droŝko haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato S. (Z); fenestraj ekspozicioj de la magazenoj (Z); magazeno de juvelisto (Z); (ili) en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj (Z).
  1. ŝargilo de fotografilo, filmaparato, pafilo ks.
  • enmagazenigi
    Stapli, akumuli en magazenon.
  • ĉenmagazeno
    ĉenbutiko.

    magazeno


    bazaro. budo. butiko. Eksponi robojn en la fenestro de la magazeno. ekspozicio. foiro. komizo. stando. Tiu magazeno afiŝas grandrabatan vendon.
    aĉeti. afero. financo. komerci. kvalito. merkato. pagi.

    Iel rilatitaj:

    aferx aĉetx butikx financx komercx kvalitx merkatx pagx vendx