situacio

*situaci/o

  1. Tuto de la kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas: rebonigi mian personan situacion (Z); mi troviĝas en situacio ekstrema (Z); en premita situacio (Z); eliri kun honoro el lia komplikita situacio (Z); M. pripensis la situacion, en kiun ŝi enfalis (Z); kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? (Z); lia situacio fariĝis pli kaj pli neelportebla (Z); situacio sen eliro (Z); meti iun en malagrablan situacion (Z); detale klarigi la situacion de la rusaj Hebreoj (Z); la politika situacio ne estas brila.
  1. Loko de la socia skalo, en kiu iu troviĝas: okupi altan situacion (Z); persono kun konata nomo aŭ signifa societa situacio (Z); akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion (Z); laŭ la socia situacio ni estis taŭgaj unu por la alia (Z); ili estis apartigitaj de la tro granda diferenco de situacioj; tio endanĝerigis lian politikan situacion.
    rango, stato.
  1. Aro da cirkonstancoj, en kiuj troviĝas protagonistoj de dramo, romano: la kurteno falas sur streĉitan situacion.
  1. Situo: la urbeto havas belan situacion ĉe la rivero N (Z).
  1. (ark.) Pozicio: preskaŭ unu kaj duonon da minutoj la rigidiĝanta grupo konservas sian situacion (Z).


situacio


Adaptiĝi al la situacio. Apartigitaj de tro granda diferenco de situacioj. Apliki severajn rimedojn al ekonomia kriza situacio. cirkonstanco. En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio). Esti en tre premita situacio. Jen la fidela bildo de mia situacio. kondiĉo. La danĝereco de la politika situacio. La politika situacio ne estas brila. Okupi altan situacion. Plena renverso de la situacio. pozicio. Profiti el senorda situacio. Senelira situacio. Sin akomodi al nova situacio. situo. Tio endanĝerigis lian politikan situacion. Troviĝi en prema, ekstrema situacio, sen eliro, pli kaj pli neelportebla.
aparta. libera. malfeliĉa. operacio. politiko. ŝtato.

Iel rilatitaj:

aferx altx apartx cirkonstancx donx estx kondiĉx liberx malfeliĉx novx operacix politikx pozicix randx ŝtatx