kompetenta

*kompetent/a

Kapabla ĝuste solvi aferon aŭ plenumi taskon aŭ oficon, pro sufiĉaj tiurilataj scioj: kompetenta kritikisto, profesoro, komitato (Z); tiu serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon (X); pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta (Z); li estas kompetenta kiel besto pri arĝento (Z); li estas multe pli kompetenta en aferoj militaj ol en literaturo (Z); ŝi estas kompetenta en la aferoj (Z); (f) sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto (Z); kompetenta esploro (Z).
fidinda, sperta, kompreni.
  • kompetenteco
    1. Eco de iu kompetenta: afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon (Z); afekti kompetentecon; tekniko lerta per kompetenteco (Z); la grandaĝuloj (posedas) kompetentecon (X).
      aŭtoritato, saĝo.
    1. En didaktiko, la probablo, ke difinita lernoelemento estas akirita fare de difinita lernanto: kompetenteco de lernanto (procentaĵo de la instruaj informacioj, kiujn regas la lernanto).
  • kompetentulo
    Homo kompetenta: kompetentulo ĉion bone faras (X); ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem kompetentuloj! (X); vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatita, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon (Z).
    ekspertizisto, fakulo, specialisto.
  • nekompetenta
    Ne havanta kompetentecon: ili prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson (Z).

    kompetenta

    REVO: [kompetenta]
    Apreci (= kompetente taksi la artan valoron de io).Li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco.
    aŭtoritato.ekspertizi.fakisto.fako.fakulo.fidinda.jurisdikcio.kampo.kapabla.klera.kompreni.koncerni.lerta.metio.oficpovo.oficrajto.permesi.scienco.scii.specialisto.sperta.talento.talentulo.taŭga.
    ambicia. instrui. inteligenta. lerni. scienco. scii.

    Iel rilatitaj:

    aferx ambicix aŭtoritatx bravx doktorx instrux inteligentx lernx sciencx scix