regali

*regal/i (tr)

  1. Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li/ŝi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn: kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo (Z); kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas (Z); kia regalato, tia regalado (Z).
  1. Bone kaj plezurige trakti iun, liverante al li/ŝi ion bonan: la artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj (B); la gazetoj deziras nur regali la legantojn per novaĵo.
    rekompenci.
  1. (ironie) Malbone trakti: regali iun per la plato de la glavo (B); kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj (Z); la buboj regaladis sin reciproke per frapoj, puŝoj, pinĉoj (Z); (ion al iu; ark.): la malestimo, kiun seninduloj regalas al merito efektiva (Z).
    puni, repagi, venĝi.
  • regal (ad)o
    Ago de tiu, kiu regalas: ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per iom da sukero kaj per korbeto da vino (Z); sen regalo ne estas balo (Z); gastoj ricevis luksan regaladon (Z); (ironie) en via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo (Z) (da vermuto).
  • forregali
    Malmilde forpuŝi: kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon! (Z); sed vi donis al ĝi bonan forregalon! (Z).

    regali


    Iel rilatitaj:

    aferx agrablx lipx manĝx