ŝtato
*ŝtat/o
- [MATERIISMO] Tuto de la trud- kaj pun-fortoj kaj sociorganoj, kiuj certigas al la ekonomie superanta klaso regadon super la aliaj: la komunistaj partioj teorie celis la malaperon de la ŝtato, sed praktike ĝin senlime plifortigis.
- [KOMUNUZO] Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon: estas eterna konflikto inter la rajtoj de la ŝtato kaj tiuj de la individuo; la kvereloj inter la ŝtato kaj la eklezio; liberalisma, totalisma, socialema ŝtato.
demokratio, diktaturo, monarkio, respubliko.
RlM. ŝtato (politika formo kaj ties organoj) ne inkluzivas la konceptojn 'teritorio', 'loĝantaro', 'ekonomio' kc. Por aludi ĝenerale ĉion, kio koncernas suverenan landon, oni, laŭ la Z-a modelo, uzu la terminon regno. 3 [POLITIKO] Konstituanta parto de iuj federaciaj regnoj, kiaj ekz. Aŭstralio, Brazilo, Hindio, Meksiko k.a.: Unuiĝintaj ŝtatoj de Nord-Ameriko (Usono) (
lando 5). - (evi) Iu teritorio sub komuna reganto (
regno): [HISTORIO] la ŝtato(j) de la Eklezio aŭ Pontifika(j) ŝtato(j) (la Italiaj teritorioj sub regado de la papo, 756-1870).
ŝtatoj (evi) = Statoj. ŝtata - Apartenanta al la ŝtato, administrata de ĝi: ŝtataj entreprenoj, fervojoj; ŝtata religio; la ŝtataj financoj; ŝtata banko; la ŝtataj aferoj (B); ŝtataj ekzamenoj.
- Koncernanta la ŝtaton, rilata al la ŝtato: ŝtataj sekretoj (B); fari al Herhor proceson pri ŝtata perfido (B); la ŝtata racio; ŝtata perfortaĵo (ŝtatrenverso).
ŝtatano (evi)
Regnano, civitano. ŝtataneco
Leĝa aparteneco al iu ŝtato.
civitaneco, nacieco. ŝtatestro
Regnestro. ŝtatigi
Fari, ke io apartenu al la ŝtato aŭ estu administrata de ĝi: ŝtatigi la fontojn de energio, minojn, elektrofabrikojn ks; ŝtatigita ekonomio. ŝtatismo
Politika sistemo, en kiu la ŝtato senpere intervenas en la ekonomion de la lando. ŝtatisto
Homo sperta en la regado de la ŝtataj aferoj.
politikisto. interŝtata
Koncernanta la rilatojn inter ŝtatoj. malŝtatigi (tr)
Fari, ke io ne plu apartenu al la ŝtato aŭ ne plu estu administrata de ĝi: la konservativa brita registaro malŝtatigis la ŝtalindustrion; la malŝtatigo de la Eklezio estas signo de progreso. senŝtatulo
Homo, kiun la ŝtato senigis je ŝtataneco, kaj kiu ne povis akiri alian de alia ŝtato. bufroŝtato = bufroregno.
Esprimoj
Abunde venis la protestoj.
Adaptiĝi al la situacio.
Amasiĝas la obstakloj.
Ambasadoro akreditita apud la papo.
Apliki severajn rimedojn al ekonomia kriza situacio.
Ataki la registaron.
Debuti en tre malalta posteno.
Disrabi la ŝtatajn financojn.
Distordita prezento de la faktoj.
Ekvilibro de la buĝeto.
Estro de respubliko.
Fermi strute la okulojn antaŭ la faktoj.
Intrigi por ricevi postenon.
Intrigoj, kiuj ruinigis la aŭtoritaton de la ĉefministro.
Konkuri kun iu pri vakanta ofico.
Konscio pri sia senkapableco.
La ambasadorejo havas rajton de eksterteritorieco.
La danĝereco de la politika situacio.
La demisio de la ministraro estas probabla.
La grandaj korpoj de la ŝtato.
La kabineto demisiis.
La leĝodona, ekzekutiva, jurisdikcia povoj.
La opozicia ĉefo.
La politika horizonto nebuliĝas.
La politika situacio ne estas brila.
La statistiko liveras pri tio elokventan ateston.
La venkinta partio balais la opozicion.
La ĉiferoj, la faktoj parolas per si mem.
La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito.
Mandato de deputito.
Misuzo de la oficiala potenco.
Ne ekzistas fumo sen fajro.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
Okupi gravan, eminentan postenon.
Parlamento (kunvoki, forsendi, eksigi).
Peti aŭdiencon ĉe la Prezidento.
Piedleki al superuloj.
Plena renverso de la situacio.
Plenumi la kurantajn aferojn.
Politikaj manovroj.
Rajtoj kaj devoj fiksitaj en la konstitucio.
Rampi antaŭ potenculoj.
Reprezentata reĝimo.
Ricevi sian nomumiĝon al la funkcio.
Sapei "ies, aŭtoritatecon.
Senaŭtoritata registaro.
Sendi, revoki ambasadoron.
Senŝtatigo de la religio.
Sistemno de majoritata, de proporcia reprezentado.
Situacio sen eliro.
Sociala ŝtata asekuro.
Submeti konstitucion al referendumo.
Teni la regstangojn de la tuta ŝtato.
Tio ne decas al lia ofico.
Tiu devaluto estigis veran asfiksion de la ekonomio.
Troviĝi vidalvide antaŭ la realo.
Unuĉambra, duĉambra parlamento.
Ŝtata deprunto amortizita en 20 jaroj
Kelkaj kunmetaĵoj
bufroŝtato,interŝtata,jurŝtato,malŝtatigi,membroŝtato,senŝtatulo,ŝtata,ŝtata racio,ŝtataneco,ŝtatano,ŝtateklezio,ŝtatestro,ŝtatigi,ŝtatismo,ŝtatisto,ŝtatkapitalismo,ŝtato,ŝtatoj,ŝtatpage,ŝtatperfido,ŝtatrenverso,ŝtatŝuldo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
konservativa
liberalisma
nekoruptebla
socialema
totalisma
administri
fraŭdi
korupti
voĉdoni, rifuzi buĝeton
akra krizo
akreditivo (= kreditletero)
ambasado
ambasadorejo
bufroregno (bufroŝtato)
civitano
deficita, plusa buĝeto
demokratio
deputito : de ekstrema maldekstro
diktaturo
ekzekutivo
eŭropa unio
federacio
flago
himno
konstitucio
konsulo
la altrangaj ŝtatoficistoj
landlimo
leĝo
limo
monarkio
nacieco
nuncio
oficisto
parlamentano
parlamentejo
pasporto
patrioto
patrujo
politikisto
politiko
prezidentejo
prezidento
prospera ŝtato
regnano
regno
respubliko
standardo
teritorio
vizo
ŝtata monopolo
ŝtatismo
Ankaŭ vidu:
diktaturo. elekti. leĝo.. libera. paco. politiko. religio.
Iel rilatitaj:
Alabamx
Alaskx
Andrapradeŝx
Arizonx
Arkansasx
Aŭstralix
Bahix
Dakotx
administracix
aferx
agax
aliancx
anglikanx
burokratx
buĝetx
diktaturx
ekzistx
elektx
federacix
flagx
francx
funkcix
germanx
internacix
landx
leĝx
liberx
ministrx
oficialx
pacx
pagx
politikx
rangx
registarx
regnx
regx
religix
respublikx
reĝimx
reĝx
situacix
starx
statx
venkx