konsisti

*konsist/i (ntr)

  1. (el io) Esti kunmetita el pli-malpli multaj partoj, eroj ks: unu minuto konsistas el sesdek sekundoj (Z); mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo (Z); la bieno konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero (Z); la recepto, konsistanta el la sola vorto 'amu', helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj (Z); la laborejo konsistis el sufiĉe granda ĉambro (Z).
  1. (en io) Havi kiel ĉefan, esencan parton: ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi leĝo (Z); muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj (Z); la afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco (Z); vidu, en kio konsistas lia granda forto (Z); la tuta mistera kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive nur en tio, ke [...] mi promesis [...] (Z); nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni havu sub niaj piedoj firman grundon (Z).
  • konsisto
    Maniero, laŭ kiu ia tuto estas kunmetita: kia ajn estus la konsisto de la kongreso (Z); regno de miksita konsisto (X); krimeco kaj malsaĝo eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo; la korpa, spirita konsisto de homo; la konsistaj partoj de vorto (Z).
  • konsistaĵo
    Konsista parto de io.
  • konsistigi
    1. Estigi, kunigante kun aliaj samspecaj eroj, malsimplan tutaĵon: la substancoj, kiuj konsistigas la homan korpon; ĉiuj libroj, kiuj konsistigas tiun bibliotekon, estos vendataj.
    1. Doni al tutaĵo, partoprenante en ĝi, specialan karakteron aŭ novan ecaron, pro sia propra graveco: nur la intenco konsistigas la krimon.
  • diverskonsista, mikskonsista
    Konsistanta el diversaj, malsimilaj inter si eroj: la diverskonsista socio [...] de la aĉetantoj (Z); nia regno estas tiel mikskonsista, ke [...] (Z).

    konsisti


    Acido konsistas el hidrogeno kaj acidresto.Aero konsistas el nitrogeno kaj oksigeno, kaj ankaŭ el raraj (maloftaj)gasoj.epifizo konsistas el spongeca osto entenanta ruĝan medelon.konsisti el.konsistorio.La "buroo" konsistas el la prezidanto (esti prezidanto nur pro formo),la vicprezidantoj kaj la sekretarioj de la kvar komisionoj.
    afero. kemio. komisiono. kongreso. ordo.

    Iel rilatitaj:

    aferx analizx diversx el estx farx kemix komisionx kongresx ordx tenx