posedi

*posed/i (tr)

  1. Havi rajton aŭ eblon ekskluzive uzadi ion: al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas (Z); krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion (Z); posedi bienon, plurajn domojn en la urbo; kvankam ili posedis tre malmulte [...] (Z); la kastelo estis pli frue posedata de alia familio; bona posedata ne estas ŝatata (Z); donu al mi posedotan lokon por tombo (X); (abs) ju pli oni posedas, des pli oni avidas (Z), (f) lia koro forte jam decidis posedi vin (Z) (kiel edzinon).
    proprieti.
  1. Havi je sia dispono ion abstraktan: mi estas maljuna kaj posedas sciojn (Z); ĉiu propran saĝon posedas (Z), mi posedas ankaŭ tre malbone la anglan lingvon (Z); posedi ies sekreton; homan prudenton mi ne posedas (X); posedi ĉarmon, ioman sperton pri io; mi opinias, ke estas plej necese, ke ni posedu bonan tradukon de la tuta Biblio (Z); Ligo, ne posedante eĉ la dekan (dekonan) parton de forto necesa, alportus nur [...] (Z); posedi fortan internan organizon.
  1. = havi: ĉiu medalo du flankojn posedas (Z); la knabineto posedis la eksteraĵon de sia patrino (Z); posedi famon de kuraĝulo (B).
  • posedo
    1. Stato de tiu, kiu posedas: la tuta lando transiris en posedon de l' venkinto (Z); longa posedo kreas proprieton.
    1. Tio, kion oni posedas: kare akirita posedo (B); kun sia tuta posedo kaj heredo (Z); malpli da posedo, malpli da tedo (Z).
  • poseda
    Rilata al posedo; poseda dokumento (pruvanta posedon); [LINGVOSCIENCO] poseda adjektivo (posesivo).
  • posedaĵo
    Proprietaĵo: k la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de ĥer (X); mia patro faris el sia posedaĵo familian rondeton (Z); li enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon (Z).
  • posedanto
    Persono, kiu posedas: la posedanto de domo, de bieno; posedantino de magazeno (Z); (f) saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto (X).
  • posedigi
    Fari, ke iu posedu ion: ĉion ĉi tion mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo (X).
  • posedrajto = proprieto.
  • ekposedi
    Iĝi posedanto de:
    1. ili ekposedis la urbon de Palmoj (Z);
    1. tiu ĉi penso ekposedis min tute (Z); la frenezo ekposedis lian animon (B).
  • kunposedanto
    Tiu, kiu dividas kun alia la posedon de io.
  • senposedigi
    Senigi iun je lia posedaĵo.


    Ĉiu medalo du flankojn posedas. ju pli oni posedas, des pli oni avidas. Krom la vestaĵo sur la korpo mi posedas nenion. Ne fidu heredon, fidu posedon. Persono posedanta grandajn monajn rimedojn. senlerne posedata.
    akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno. aparteni : [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto]. bieno : kampara posedaĵo, ofte granda. bieno. bonhavo : ricevota mono; mono aŭ (pozitiva) saldo ĉe banko aŭ komercisto, kiun kliento povos preni aŭ uzi, kiam li volos; posedo de sufiĉa mono por komforte vivi (bon/hav/o). cedi : ne plu elteni; ne plu kontraŭbatali; transdoni posedaĵon aŭ rajton al alia persono. dispono. dokumento. havi : posedi; esti kun; ne esti sen. havi. kapti. kolektiva : (laboro aŭ posedaĵo) de pluraj homoj kune; (agado aŭ sperto) ne de individua grupano, sed de la grupo. mano. poseda pronomo. posedi : havi kiel sian propraĵon; havi plene por sia dispono. posedi lingvon. propra. proprumi. rabi : per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon; rabobirdo, -besto: kiu ĉasas kaj kaptas aliajn bestojn por nutri sin. rajto. rento : perioda enspezo pro posedaĵo. riĉaĵo. senposedigo. sklavo : homo posedata de alia homo kiel (kvazaŭ) objekto. teni.
    afero. aparteni. havi. heredi. kolekti. perdi. propra. riĉa. ŝteli. teni.

    Iel rilatitaj:

    aferx alienx alodx apartenx arestx avidx bezonx bienx bonhavx de donx entreprenx havx heredx kolektx lingvx perdx prenx proprx rajtx ricevx riĉx spezx tenx ŝtelx