esenco

*esenc/o

  1. [FILOZOFIO] La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj: la dia esenco; por Sartro la ekzistado antaŭas la esencon.
    noumeno.
  1. ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo: mediti pri sia propra interna esenco (Z); homo estas laŭ sia esenco ia sociema estaĵo; la esenco de la vivo (B); nomo egala, sed esenco mala (Z).
  1. La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io: mi ne tute komprenis la esencon de via demando (Z); eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento [...] (Z); la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento (Z); la esenco k celo de niaj kongresoj (Z); bruo potenca, nula esenco (Z); al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon (Z); la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco de la nacioj (Z); ataki la esencon de la demando.
    principo.
  1. Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj: naturaj, artefaritaj esencoj; vegetaĵaj esencoj estas ordinare ekstraktataj per distilado; roza, citrona, gerania, lavenda esenco.
    oleo, terpeno.
  1. [BOTANIKO] Aroma k vaporiĝema oleeca produktaĵo de iuj plantoj: esencodonaj ĉeloj, kanaloj, glandoj.
  • esenca
    1. Konsistiganta la propran naturon de io: esencaj karakteroj de ia speco; esencaj elementoj de ŝtono; laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo, sed esence li estis ruzulo (Z).
    1. Prezentanta la esencon de io: via regularo ŝajnas al mi ne sufiĉe klara k esenca (Z).
    1. Nepre plej grava: heredigi al miaj amantoj esencan bonon (X); la esenca devo de homo estas vivi laŭ la racio; problemo neesenca (Z); estas esence agi kun rapideco.
      kerna, fundamenta, precipa.
  • senesenca
    Ne havanta realaĵon, pozitivan enhavon.

    esenco

    REVO: [esenco]

    Densigita eltiraĵo el iuj substancoj.interna.nevaria.plej gravaj ecoj.propra naturo.Tio tuŝas la esencon mem de la demando.


    afero. animo. centro. demandi. esti. kompari. kompreni. mem. planto. sama.

    Iel rilatitaj:

    aferx amiridx animx bazx centrx demandx estx fundamentx havx komparx komprenx mem olex plantx samx