febro

*febr/o

  1. [MEDICINO] Malsana stato, karakterizata de plialtiĝo de la temperaturo de la korpo kaj ofte de plirapidiĝo de la pulso: akuŝa, cerba, lakta febro; havi fortan febron; suferi atakon de marĉa febro; febro de 39 gradoj C, 39 gradoj C da febro; ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro (Z).
  1. (f) Viva pasia ekscitiĝo: la politika febro (B); en la febro de la diskutado; la naciisma febro infektis multajn popolojn.
    entuziasmo, fajro, famigi.
  • afta febro (aŭ epidemio)
    Epidemia kontaĝa erupcia malsano kaŭzata de viruso trafanta precipe la bovedojn, sed ankaŭ ŝafojn, porkojn, hundojn kaj eĉ homojn.
  • butona febro
    Benigna infekta malsano de la mediteranebordaj landoj, karakterizata de nigra makulo kaj erupcio de rozaj aŭ violetaj butonoj: la butona febro estas kaŭzata de iu rikecio, transdonita de la hunda pulo.
  • flava febro
    Kontaĝa malsano de varmaj landoj devenanta el Ameriko, kaŭzata de viruso transpasigita de moskito el la g. stegomija; ĝin karakterizas la flava koloro de la haŭto kaj vomaĵo el nigra sango.
  • Malta febro
    Kontaĝa malsano de mediteraneaj landoj, kaŭzata de iu mikrokoko kaj transdonata ĉefe per la kaprina lakto. SIN. melitokokozo.
  • familia mediteranea febro
    Rekuranta inflamo, trafanta serozojn, artikojn kaj haŭton; malofta malsano, eble hereda kaj de aŭtosoma recesiva transmisio, propra al iuj komunumoj (sefardoj de N-Afriko, armenoj, araboj ktp).
  • miliara febro
    Infekta malsano, karakterizata de abundaj ŝvitoj kaj febra erupcio.
  • puerpera febro
    Febra stato kun pli-malpli gravaj ĝeneralaj simptomoj, aperanta ĉe akuŝintino kaj kaŭzata de utera infektiĝo.
  • terciana, kvartana febro
    Du formoj de malario, en kiuj la febraj atakoj aperas respektive en ĉiu tria aŭ kvara tago (se oni nomas 'unua' ĉiun tagon kun febro).
  • tifoida febro
    Kontaĝa infekta malsano, okazanta post engluto de nepuraj akvo aŭ nutraĵoj entenantaj la bacilon Salmonella typhi, kiu agas precipe per siaj toksinoj: stupora (tifoida) stato, febro, nervaj kaj intestaj perturboj, ktp.
  • febra
    1. Rilata al febro: la febraj signoj; febra temperamento; febraj sonĝoj (Z).
    1. Vive arda: febra intereso (Z), scivolemeco (Z), rapideco (Z); febraj klopodoj (Z); li febre suprensaltis de sia kuŝloko (Z); febre demandi iun.
  • febri (ntr)
    Esti en febra stato.
  • februlo
    Malsanulo kun febro.
  • febrodona
    Tia, ke ĝi estigas febron.
  • antifebra, kontraŭfebra, senfebriga
    Tia, ke ĝi malgravigas aŭ cesigas febron: kinino kaj antipirino estas senfebrigaj medikamentoj.
  • fojnofebro = fojnkataro.

    febrx


    Iel rilatitaj:

    aedx aferx angosturx borelix brucelx brulx cucugamuŝix delirx dengx ebolx gripx varmx