prosperi

*prosper/i (ntr)

  1. Esti en kontentiga, sukcesa stato: prosperas rozarbeto (Z), la aferoj, komerco, firmo; kiu koleras, tiu ne prosperas (Z); la knabo prosperis (Z); prosperi en sia negoco (Z); se amas Dio, prosperas ĉio (Z); (f) la versofarado ne prosperas al mi (Z).
    brili, flori, sukcesi, feliĉa.
  1. Okazi al iu, kiel kontentiga rezulto de penado: dume la 'Bibliotekon' jam prosperis al ni ekzistigi (Z); ĉu prosperos al la homoj veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto? (Z); al li sola prosperis atingi tiun krutan montopinton.
  • prospero
    Sukcesa, kontentiga stato aŭ evoluo: al tio li ŝuldis sian prosperon (Z); doni prosperon al la lando (B); ĝui prosperon (B); sen ordo en afero ne ekzistas prospero (Z); prosperado de la firmo (Z).
    feliĉo, florado, sukceso.
  • prospera
    Tia, ke ĝi prosperas:
    1. prospera ŝtato; prosperaj urboj;
    1. tio cetere estis ne tute prospera komparo (Z).
  • malprosperi (ntr)
    Esti en malsukcesa, nekontentiga stato: firmo, kiu malprosperas, ne plu ĝuas krediton; neniu suspektis la malprosperon de tiu fabriko.
  • malprospera
    Tia, ke ĝi malprosperas: diversaj malprosperaj provoj (Z).

    prosperx


    Eble rilatitaj:

    aferx, agx, feliĉx,