bruli

(ntr)
  1. Esti konsumata de fajro: brulas papero; sen fajro ne brulas eĉ pajlo (Z); ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, ke liaj vestoj ne brulu? (X); la kastelo brulas! (Z); (f) la afero ne brulas (Z) (ne urĝas);
  • brulas
    1. Okazas brulo: ĉu brulis ĉi tie en la domo aŭ ĉe la najbaro? (Z).
      ardi. [VIDU] bruldifekti, brulvundi.
    1. [KEMIO] Oksidiĝi en ĉeesto de oksigeno (ordinare en aero 1) kun videbla fajro k ofte flamoj.
    1. Konsumiĝi por la homa servo: brulas ligno, branĉoj, meĉo, pulvo; brulas kandelo (Z), lampo (Z), lucerno (Z); ruĝete brulanta flamo (Z); eterna fajro brulu sur la altaro (X).
      flami, hejti.
    1. Ricevi impreson de granda interna varmo: Ramzes brulas de febro (B); lia buŝo brulis sur mia (Z); brulanto larmo falis sur ŝian kapon (Z).
    1. (f) Esti forte ekscitita: bruli de amo al iu (Z), de scivolo, pro senpacienco (Z); venu en mian ĉambron, mi brulas de dezirego (Z); ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo? (N); bruli por iu (Z) (am(eg)i).
      boli.
    1. Esti proksima de la kaŝitaĵo aŭ solvo (en infanaj ludoj): vi brulas!
  • brulo
    1. Stato de brulanta aĵo: ne ekzistas fumo sen brulo (Z). [VIDU] brulvundo.
    1. Incendio: ili rapide estingis la brulon (Z); kadavroj, bruloj k homsanga maro (Z); kiu kaŭzis la brulon, tiu kompensu (X).
  • brula
    Rilata al brulo: brula flamo, odoro; la brula suno (Z); fero brule varmega (Z); ligno estas bona brula (bruligebla) materialo (Z); (f) brulaj vangoj; brula vundo (Z), larmo (Z); tio estas brula (pasiiga) demando.
  • bruladi
    Longatempe bruli: la naftoŝakto bruladis tri semajnojn; estas pli bone edziĝi, ol bruladi (N) (pro seksa deziro).
  • brulado
    Longa brulo: la lampo finis sian brulon, sed li tion ne rimarkis (Z).
  • brulaĵo
    1. Substanco, kiu povas bruli.
      karburaĵo.
    1. Peco de io brulanta: enflugas ŝtonoj k brulaĵoj (Z).
  • brulego
    Incendio.
  • bruligebla
    Kapabla bruli.
  • brulema
    Facile brulanta: atentu, brulema enhavo!
  • bruleti
    Malforte k senflame bruli: fajro bruletas sub la cindro (B); (f) ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! (Z); se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi, tiam [...] (Z).
  • *bruligi
    1. Fari, ke io brulu: bruligi incenson (B), leteron (B); en tiu hejtilo oni povas bruligi nur lignon.
      kalcini.
    1. Vundi per brulo: ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas (Z); bruligi al si la lipharojn (Z); marŝi sur ardantaj karboj ne bruligante siajn piedojn (X); riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas (Z); (f) sekvosignoj de varmego, kiu bruligis sian bruston (Z); bruliga sunvarmego (Z).
  • brulilo
    1. [KOMUNUZO] tiu parto de lumigilo aŭ varmigilo, el kiu eliĝas la flamo: petrola brulilo; papilia brulilo de gasbeko; brulilo de pergasa hejtokaldrono.
    1. [TEKNIKOJ] Laboratoria k industria aparato, el kiu eliĝas flamo: brulilo de ; gasbrulilo.
  • bruliva = bruligebla.
  • *brulumo
    Inflamo: la infano havas brulumon de la spira kanalo (Z); brulumaj abscesoj (X).
  • brulimuna
    Ne bruligebla.
  • debrulaĵo
    Io, kio restas post brulo: meĉa debrulaĵo de kandelo (Z).
  • ekbruli
    Komenci bruli: la (kristnaska) arbo tremis, tiel ke kelke da pinglofolioj ekbrulis de unu el la kandeloj (Z); fendita ligno facile ekbrulas (Z).
  • ekbruligi
    Fari, ke io komencu bruli: ŝi ekbruligis [...] gajan fajron (Z); ekbruligi kandelon (Z), lampon (Z).
    ekflamigi, sparkado.
  • forbruli
    1. Esti tute konsumita de fajro: la fenikso metis fajron sub sia nesto, sidis en ĝi k forbrulis (Z); de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo (Z); kiel fajreroj en la cindro de forbrulanta papero (Z); bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo (Z).
    1. [ELEKTRO] Ne plu lumi pro difektiĝo de la filamento: forbrulinta ampolo.
  • forbruligi
    Fari, ke io, iu estu tute konsumita per fajro: forbruligi la vestojn de infektito; moviĝadis la tuta popolo por vidi, kiel oni forbruligos la sorĉistinon (Z); ĝojkrioj sonas: Johanino, la virgulino de Orléans (Orleano), estas forbruligita (Z); en la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo (Z).
  • membrulanta
    Povanta ekbruli de si mem.
  • nebrula, nebruligebla
    Tia, ke ĝi ne povas bruli: asbesto estas nebrula materialo.
  • subbruli
    Bruleti.
  • lutbrulilo
    [TEKNIKOJ] Portebla brulilo, nutrata per gaskartoĉoj, uzata i.a. por luti.
    ŝalmo, lutlampo.
  • tranĉobrulilo
    Brulilo, uzata por tranĉi aŭ veldi feron aŭ ŝtalon, per aplikado de altaj temperaturoj (helpe de oksigena blovilo).
  • RIM. En iuj kunmetaĵoj, 'brul' indikas, ke la menciita efiko estiĝas per brulo: brulbombo, bruldifekti, brulmortigi, brulofero, brulstampi, brulvundi ktp.
    bruli

    bruli


    amori.ampolo.ardi.boli.brogi.bruli.bruligi incenson.cindro.deziri.difekti.febri.fenikso.fervori.flagri.flami.flamo.hejti.hejtokaldrono.incendio.inflamo.kalcini.kandelo.karburaĵo.kaustikeco.konsumiĝi.la afero ne brulas (=urĝas).lampo.lumo.marŝi sur ardantaj karboj ne bruligante siajn piedojn.meĉo.pulvo.sen fajro ne brulas eĉ pajlo.sparkado.urgi.varmo.Vi brulas (alproksimiĝas al la kaŝitaĵo).vundi.
    fajro.

    Iel rilatitaj:

    aferx alumetx ampolx aŭtodafex benzenx braĝx brulx cianex cindrx dezirx fajrx febrx filamentx flamx fumx gasx hejtx incendix kandelx karburx karbx konsumx kuirx lampx lignx lucernx lutx mantelx materialx meĉx oksigenx petrolx pulvx ruĝx salx sparkx tranĉx varmx vundx ŝalmx