lerta

*lert/a

  1. Kapabla facile kaj laŭcele fari ion pro la rapideco kaj fleksebleco de siaj movoj: lerta metiisto, kirurgo; lertaj manoj; leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj (Z); pasero sperta estas lerta (Z); tre lertajn fingrojn li havis (Z); mi saltas tre lerte (Z); rapide kaj lerte kuradis lacertoj (Z); kurlertaj antilopoj (Z).
  1. Kapabla facile kaj laŭcele plenumi ion pro la rapideco kaj trovemeco de sia penso: lerta politikisto, oratoro; homo lerta en sia profesio (X); mizero faras lerta (Z); stillerta verkisto.
    kompetenta, sperta.
  1. Farita laŭ lerta maniero: lerta laboro, dancado; per lerta admono (reklamo) alfluas la mono (Z); tio estis lerta elturniĝo; lertaj kaj mirindaj artifikoj (Z).
  • lerte
    Per lerta maniero: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn! (Z); ju pli volonte, des pli lerte (Z); se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi (Z).
  • lertaĵo
    Lerta agmaniero, manovro.
  • lerteco
    Eco de iu lerta: lerteco sorĉon ne bezonas (Z); la lerteco via en skermado (Z).
  • lertiĝi
    Iĝi lerta.
    ekzerciĝi, trejniĝi.
  • lertulo
    Persono lerta.
    spertulo.
  • mallerta
    Malfacile, malrapide uzanta siajn membrojn, siajn mensajn fortojn, por atingi la celitaĵon: la cikoniidoj falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj (Z); mallerta ŝtelisto; la birdetoj faris malgrandan mallertan moviĝon (Z); tio estas tre mallerta intrigo; kia mallertaĵo!; ŝia mallerteco estis katastrofa.
  • mallertulo
    Homo mallerta: mi mem ankaŭ ne apartenas al la tro grandaj mallertuloj (Z); leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas (Z).


    Esprimoj:

    Lasi sin kapti per lertaj vortoj.
    Refuti, senvalorigi argumenton per lerta kritiko.
    Salti lerte, gracie kiel urso ebria.
    Senvalorigi argumenton per lerta kritiko.
    Tre lertajn fingrojn li havisZ;
    Imputi akcidenton al la mallerteco de la kondukanto.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    lertaĵo.  lerte.  lerteco.  lertiĝi. lertulo.  mallerta.  mallertulo.


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    lerta (= kiu povas facile kaj rapide fari ion.)
    brava (= lertega; kapablega; sentima antaŭ danĝeroj.)
    elasta.
    elturniĝema.
    eltrovema
    facilmova.
    fleksa.
    fleksebla.
    fleksiĝema.
    gracia.
    ingenia
    inventema
    kapabla.
    kompetenta.
    leĝera.
    libera.
    malgrasa;
    petola.
    rapida.
    sagaca (= povanta rapide kaj bone malkovri aferojn kaj lerte eltrovimanierojn por solvi malfacilaĵojn.)
    sperta.
    supla.
    svelta,
    trejnita.

    ĵongli.
    ekzerci (= lertigi - sin aŭ alian - per praktika ripetado.)
    gajni (= ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lertaaŭ bonŝanca en konkurso - kaj do gajni premion -).
    ludi (= fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro aŭ lertiĝo; )
    prestidigiti.
    venki (= esti la plej bona, plej lerta, plej forta - en batalo,konkuro -).Stillerta verkisto.

    akrobato (= iu  kiu faras lertegajn korpajn movojn, saltojn.)
    artifiko (= lerta aŭ ruza agmaniero por imponi aŭ trompi.)
    arto (= difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lertefari ion)
    belarto (= la farado de io pro ĝia beleco );
    artefarita (= farita de homo aŭ maŝino, ne natura).
    iluzio.
    konkurso (= provo eltrovi, kiu estas plej kapabla aŭ plej lerta -sporto, poezio. -);
    manovro.
    procedo.
    rimedo (= ruza : kapabla elpensi lertajn rimedojn por atingi ion.)
    sporto (= korpaj ekzercoj kaj ludoj, ne nur por plezuro, sed ankaŭpor disvolvo kaj montro de lerteco kaj forto)
    stratagemo.
    strategio.
    trompo.
    truko.

    Rilatitaj:

    gesto. kapti. kompetenta. kritiki. verki.

    Eble rilatitaj:

    afer, aŭd, fort, konkurs, pov, praktik,

    Iel rilatitaj:

    aferx akrobatx artifikx atletx aŭdx bravx fortx konkursx povx praktikx trompx