negoco

*negoc/o

  1. Afero (interŝanĝo, pritraktado, perado), kies celo estas monprofito: la kvitancoj pri la negocoj de la hodiaŭa tago (Z); en ĝi sonis eĉ bedaŭro de industriisto, kiu perdas bonan negocon (Z); ili faris la interŝanĝon: la negoco estis finita (Z); ridante pri ŝia lerteco en negocoj (Z); fari bonajn negocojn; kontrakti pri negoco; korporacia negoco (entreprenita de pluraj negocistoj komune).
    komerco, intereso, ekspluatado.
  1. Komerca entrepreno: unu homo, kiu havis sian propran negocon (Z); mi ruinigis mian tutan negocon (Z).
    firma.
  • negoca
    1. Rilata al negoco: negocaj aferoj estas severaj (Z).
    1. Seniluzia, realista, praktika: malkareco en nia negoca tempo ĉiuokaze meritas konsideron (Z).
  • negoci (ntr)
    Interparoli, kontrakti, por plenumi negocon.
    marĉandi.
  • negocisto
    Homo, kiu faras negocojn: negocisto pri vinoj, pri spicoj; la sinjoroj grandnegocistoj (Z).
  • grandnegocisto
    Vd granda.

    negoco

    REVO: [negoco]
    aferoj.agento.akapari.drastaj negocoj.ekspluati.Enketi pri la solventeco de negocisto.entrepreni.filio.firmo, firmao.kliento.kompanio.konkurenco.kontrakti.makleri.merkato.negocisto.peri.profiti.sidejo.trusto.
    afero. financo. komerci. trakti.

    Iel rilatitaj:

    aferx aĉetx bukmekrx entreprenx financx komercx merkatx traktx vendx