leĝo

*leĝ/o

  1. [JURO] Akto enhavanta ĝeneralajn normojn kaj kreanta juron, farita de la plej alta aŭtoritato, kiu rajtas tion fari en iu ŝtato (normale parlamento aŭ ekvivalenta instanco) kaj promulgita en laŭjura formo: leĝoj konstituciaj, civilaj, kriminalaj; la socialaj leĝoj; doni, fari, proponi, voĉdoni, nuligi leĝon; (vs) leĝo pasintaĵon ne tuŝas (Z); popola kutimo havas valoron de leĝo (Z); nesciado de leĝo neniun pravigas (Z); rompo de leĝo (Z); leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas (Z); kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas (Z); kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (Z); vorto donita estas kiel leĝo (Z).
    dekreto, edikto, juro, kanono 2, ordono, referendumo, reglamento, ukazo.
  1. [JURO] Jura akto samnivela kiel leĝo 1, enhavanta ne ĝeneralajn normojn, sed specifajn decidojn (ekz-e decido de parlamento pri la ŝtata bugeto).
  1. Deviga regulo, rekonita kiel necesa bazo de la socia vivo: la leĝoj de la moralo, de la ĝentileco, de la deco; volo kaj deziro leĝojn ne konas (Z).
  1. Volo, ordono, trudata al iu alia: se la Delegacia Komitato volus doni leĝojn al la tuta mondo E-ista [...] (Z); propra opinio ne estas leĝo por alia (Z); (vs = leĝaro) la leĝo de la venkinto; dikti sian leĝon al siaj kolegoj; la leĝo de la pli forta; (f) neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola (Z).
  1. Difinita agmaniero, procedaro, starigita de la tradicio aŭ konvencio en arto, ludo ks: laŭ ĉiuj leĝoj de la arto (Z); la leĝoj de la sporto, de la perspektivo, de la gramatiko.
  1. Preciza formulado de nevaria sekveco inter difinitaj kondiĉoj kaj difinita fenomeno: la leĝoj de la movado (formulitaj de Neŭtono); la leĝo de Greŝam (laŭ kiu la malbona mono forpelas la bonan); la leĝoj de Keplero (pri la moviĝoj de la planedoj); la leĝoj de Grimm (pri la vokalinterŝanĝo en la germana lingvo); la leĝo de Kulombo, de Farado, de Omo k.a.; li vidas en tio ĉi naturan leĝon (Z); la leĝo pri proponado kaj postulado (Z); pri oferto kaj mendo; la fonetikaj leĝoj ne estas senesceptaj.
  1. Religia ordono: ili ne konas la leĝojn de sia Dio (X); observu ĉiujn Miajn leĝojn [...] kaj plenumu ilin (X); (en kolektiva senco, maj.) la leĝo (1 la Torao; 2 la Darmo).
  • leĝa
    1. Koncernanta leĝon: leĝa forto (Z), povo (Z).
    1. = laŭleĝa: ĉio, kion li faras, estas tute leĝa (Z); sur leĝa bazo (Z); leĝaj elektoj (Z); leĝe kaj rajte (Z); leĝe voĉdonita decido (Z).
      justa, prava, rajta.
  • leĝaro
    Sistema aro de leĝoj: sociala, komerca, naviga, internacia leĝaro.
    kodo, statuto.
  • leĝeco
    Eco de tio; kio estas laŭleĝa: la leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta (Z); diskuti pri la leĝeco de ŝtatordono.
  • leĝigi
    1. Fari ion laŭleĝa: leĝigi pretendon, revolucian situacion; leĝigi infanon naskitan ekster edzeco.
      legalizi.
    1. [BIBLIO] Doni leĝojn al: leĝigi popolon (X); leĝigi la fundamentojn de la tero (X).
  • leĝisto
    1. Profesiulo sperta pri la leĝoj kaj iliaj aplikoj.
    1. [BIBLIO] Hebrea doktoro, kiu instruadis, komentis kaj interpretis la Leĝon en la sinagogoj.
      rabeno.
  • leĝdoni, leĝfari (ntr)
    Prepari kaj alpreni leĝojn: la leĝdona potenco; la volo de la leĝdonanto estas malklare esprimita; institucio, kies decidoj estus leĝdonaj (Z).
  • leĝoforta
    Tiel same deviga, kiel leĝo.
  • leĝoscienco
    juro.
  • eksterleĝa
    1. Troviĝanta ekster leĝo.
    1. (ark. pp infano) Naskita ekster geedzeco.
  • eksterleĝulo
    Homo, kiu, rompinte la leĝon, ne plu ĝuas ties garantiojn.
  • kontraŭleĝa
    Kontraŭa al difinita leĝo, aŭ al difinita regulo de la skribita juro, de la konstitucio ks: kontraŭleĝa propono, rimedo, agitado; vivi en la kontraŭleĝeco.
  • laŭleĝa
    Konforma al la leĝo, permesita aŭ agnoskita de ĝi: ĉio estu farata [...] per vojo laŭleĝa (Z); laŭleĝa registaro; laŭleĝa edzino (Z); laŭleĝa infano; laŭleĝaj rimedoj.
  • neleĝa
    Kontraŭleĝa, senleĝa, ne konanta leĝojn, senorda.
  • kadroleĝo
    Leĝo kiu difinas la principojn kaj lasas al la plenum-instancoj precizigi la aplikdetalojn per dekretoj.
  • militleĝo
    Aranĝo, laŭ kiu en esceptaj cirkonstancoj la civilaj leĝoj estas interrompitaj kaj regas la militinstancoj: dum sieĝostato aplikiĝas militleĝo.


    Apliko de leĝo. Baldaŭ aperos la instrukcio pri aplikado de tiu nova leĝo. Baloti por, kontraŭ la leĝpropono. Batalo pure politika. Burĝe politike kaj sociale konservativaj. Ĉiu parlamento havas la rajton amendi. Ĉiun iniciativon pri socialaj leĝoj la konservativuloj kontraŭbatalis. Egaleco antaŭ la leĝo. Fanatika, blinda ŝovinismo. Forĵeti amendon. Interpreti leĝon. Klarigi la spiriton de la leĝo. La leĝo estis akceptita sen longaj debatoj, sendiskute. La opoziciantaro provis obstrukci la baloton de la leĝo. Leĝo ne havas retroaktivan efikon, pasintaĵon ne tuŝas. Leĝo pri familia juro. Leĝo valoras (validas) por poste, ne por antaŭe. Nesciado de leĝo neniun pravigas. Oni amendis la tri lastajn dispoziciojn. Oni senfine argumentas, kaj neniu konvinkas la alian. Promulgi leĝon. proponi leĝon. Rutina konservatismo. Tiu kazo estas eksplicite antaŭvidita en la leĝo. Tiu ĉi leĝo kadukigas la antaŭan proceduron. Tordi la leĝon.
    libera ministro politiko ŝtato

    Iel rilatitaj:

    Biblix abrogx administracix adoptx aferx aktx aparatx aplikx civilizacix deliktx devx diskutx ediktx edzx homx infanx jarx kondamnx liberx ministrx personx politikx pravx proponx rajtx servx ŝtatx