atingi

  • (iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, mal·proksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion: fine li atingis malgrandan preĝejon (Z); ili devis iri dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton (Z); la sonorilon de la pordo li ne povis atingi (Z); pli malproksime, ol oni povas atingi per la rigardo; la vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte (K); per unu pafo li atingis la celpunkton; la kuglo atingis lin ĝuste en la koro; ne atingas krio ĝis la trono de Dio (Z) (vane estas plendi).
  • (io) Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo: la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro (Z); la tegmento atingis ĝis la tero (Z); la inundo atingis tre vastan areon; la stango ne estis sufiĉe longa por atingi la fundon; atingi profundan agon, la vesperon de sia vivo; (f) oni ne povas kredi, ĝis kia grado atingas la facileco de tiu lingvo (Z); ilia nombro atingos certan ciferon (Z); por ke nin ne atingu la sorto de Volapük (Z); tiaj luksaĵoj ĉiam atingas altan prezon.
  • (iu) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan: atingi rezulton, sukceson, rekompencon, efektiviĝon (Z), perfektecon (Z); atingi ies konsenton (Z); vi esperis atingi kontrakton pli bonan por mi (Z); pro sia inteligenteco k ruzo li atingis la prezidantecon (Z); la celo povas esti atingita per du vojoj; (f) afabla vorto pli atingas ol forto (Z).
    akiri.
  • Sukcesi fari, ke io okazu: fine mi atingis, ke li prenis la kvitancon (Z); mi penos atingi, ke la E-istoj akceptu miajn naŭ plibonigojn (Z).
  • [komputiko] Aliri 2.
  • atingo
  • Ago de iu, io atinganta: la atingo de mia brako ne estis sufiĉa, por kapti la libron el la breto.
  • Io atingita: liaj atingoj sur tiu kampo estis aparte brilaj.
  • atingebla
    Tia, ke oni povas ĝin atingi: facile atingebla feliĉo; ĉiuj oficoj estas atingeblaj por virinoj same kiel por viroj; ne atingebla perfekteco, celo; kio propre levis la homaron neatingeble super ĉiuj aliaj bestoj, estas la lingvo (Z).
  • atingebleco
    Eco de io atingebla: vidante la grandegan utilon k samtempe la atingeblecon de lingvo internacia [...] (Z).
  • atingodistanco , atingopovo
  • Distanco, ĝis kiu io povas atingi: la atingopovo de pafarko; la botelo staris ekster atingodistanco; la atingodistanco de alfa-radioj.
  • [telekomunikoj] La distanco inter senda k riceva stacioj, por kiu estas garantiata la transsendo dum la tuta jaro.
    servareo.
  • kuratingi
    Kurante atingi: li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro (Z); li kuris post li distancon de sep tagoj, k kuratingis lin sur la monto Gilead (X).
    trafi.
  • lernatingi
    Atingi ĝis iu punkto de la lernado:

  • neniam mi sukcesis lernatingi legi skribitaĵon (Z).
    atingi altajn prezojn.
    Atingi sian celon per fero kaj sango ( per fajro kaj glavo).
    atingo,
    defora atingo,
    Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla.
    Ĝia alto atingas la ĉielon.
    Ĝis kie la rigardo povas atingi.
    Havi panoraman vidon de la regiono, ĝis vidlimo, ĝis kie la rigardo atingas, povas atingi ; pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo.
    Kvorumo atingita.
    La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la breto.
    La celo povas esti atingita per du vojoj. La entuziasmo atingis la zeniton.
    La inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo. La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
    Li atingis la aĝon de 60 jaroj. Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron (por -atingi celon) (strebi mane kaj piede).
    Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon.
    Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
    Neatingebla perfekteco.
    Ni paŝo post paŝo atingos la celon en gloro.
    Pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultatojn) = Bati du muŝojn per unu bato. per unu flugatingo.
    Stari ekster atingodistanco.

    alt²x , -ebl , facilx , -ig , irx , limx , movx , nivelx , pasx , paŝx , permesx , povx , proksimx , venx , verx , vojx ,

    Iel rilatitaj:

    -ebl -ig akirx altx distancx facilx irx limx lokx movx nivelx pasx paŝx permesx povx proksimx trafx venx verx vojx