kontroli

*kontrol/i (tr)

  1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: virta edzino kontrolas la iradon de aferoj en sia domo (X); juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du (infanoj) (Z); ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj (Z); kontroli la vortojn (t.e. ilian formon) per skribado oni ne povis (Z); estas necese kontroli fakton, antaŭ ol bazi sur ĝi tutan teorion; la L.K. estas komisiita zorgi pri la konservado de E. kaj kontroli ĝian evoluon; kontroli la kalkulon de la hotelmastro, la nombron de la voĉdonintoj; drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn (Z) (gardu la konscion pri ili); ekspertizisto kontrolas la kontojn de banko; la ŝtato severe kontrolas la enmigradon.
  1. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo: oni iras al la kongresoj por kontroli, ĉu oni ĝuste ellernis la lingvon; mi volas definitive kontroli, ĉu mi povos [...] B; li ĉirkaŭrigardis por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero (B).
    ekzameni, inspekti.
  • RIM. Oni ne uzu 'kontroli' en la senco de 'regi', 'gvidi'.
  • kontrolo
    1. Detala esplorado, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: ne kredu al parolo sen propra kontrolo (Z); se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon (Z) (sk. 'post li'); la konkurso okazis sub la kontrolo de la publiko; [BIOLOGIO] DNA-kontrolo.
    1. Administracia ekzameno pri reguleco aŭ ekzakteco de io: la Liganoj komisias la Ligon por la ĝenerala kontrolo pri la plenumado de la interkonsentoj; ĉiuj povos sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu klubo, dum alie kontrolo estus tute neebla (Z); jen estas la kalkulo de la tabernaklo, kiu estis kalkulita [...] sub la kontrolo de Itamar (X); tiu Supera Kortumo havas la kontrolon de la buĝetaj elspezoj.
  • kontroladi
    Daŭre kontroli: kontroladi sian lernadon, komparante siajn proprajn tradukojn kun la tradukoj presitaj.
  • kontrolebla
    Tia, ke oni povas ĝin kontroli: rigardu la faktojn la longe jam ekzistintajn, de ĉiu facile kontroleblajn, sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn (Z); ne kontrolebla aserto.
  • kontrolilo
    1. Rimedo por kontroli: la 'Fundamento de E.' devas troviĝi en la manoj de ĉiu E-isto kiel konstanta kontrolilo.
    1. [TEKNIKOJ] Aparato, per kiu oni kontroladas, elektre aŭ mekanike, iun procedon.
  • kontrolisto
    Oficisto, komisiita kontroli: la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj (X); fervoja kontrolisto de la biletoj; kontrolisto de la kontoj.
  • senkontrola
    1. Ne disponanta kontrolilon: (antaŭ la tempo de la skribado) la vortojn la memoro senkontrola ne bone tenadis (Z).
    1. Ne submetita al kontrolo: senkontrola povo kondukas al diktatoreco; ili ĝiradis ĉekojn tute senkontrole.
  • trakontroli
    Plene, disfine kontroli: tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas (Z); ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko (Z); trakontrolita multipliko.
  • normkontroli
    [TEKNIKOJ] Kontroli, eventuale per markstreko, enhavmezurilojn, pesilojn kaj aliajn mezurilojn, laŭ ŝtata ordono: normkontrola oficejo.
  • opinikontrolo = opinisondo.

    kontroli

    REVO: [kontroli]
    kontrolekzameno.Senbaza, nekontrolebla, tre diskutebla aserto.
    aserti. bazo. diskuti. dogano. dokumento. ebl. instrui. scienco. vero. voli.

    Iel rilatitaj:

    -ebl apelx arbitrx asertx bazx cenzurx diskutx doganx dokumentx instrux komitatx konsilix sciencx teatrx verx volx