korekti

*korekt/i (tr)

  1. Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per la ĝusta: korekti misskribon, elparolon, kalkulon; korekti presprovaĵojn; mi pensas, ke tie ne troviĝos multe por korekti (Z); ĉiuj artikoloj estas aŭ skribitaj de mi mem aŭ [...] korektitaj de mi (Z); listo de la korektitaj vortoj (Z).
  1. (f) Forigi la difektojn, troviĝantajn ĉe iu aŭ io: korekti ies konduton; pli facile estas malbonon eviti, ol korekti (Z); plua esploro korektis mian opinion.
  • korekto
    Ago de tiu, kiu korektas, kaj la rezultanta skribaĵo: fari en la lingvo ĉiujn necesajn korektojn (Z); mi nenion havas kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua eldono (Z); pri la korektoj en la Universala Vortaro (Z); la plimulton de la faritaj korektoj mi plene akceptas (Z).
  • korekta
    1. Rilata al korekt (ad)o: la korektaj reguloj de presejo; korekta domo (establejo, kie oni provas korekti kaj plibonigi junajn deliktulojn).
    1. (evi) = laŭregula, ĝusta: via desegno ne estas sufiĉe korekta (Z); paroli en iu lingvo korekte (Z).
  • korektado
    Daŭra agado de korektanto: la korektado de manuskripto.
  • korekteco (evi) = ĝusteco: perfekta korekteco de desegno (Z).
  • korektiĝi
    Iĝi korektita: lia skribado multe korektiĝis sub via gvidado.
  • korektisto
    Tiu, kiu metie korektadas preserarojn en presejo.
  • korektofara
    Enkondukanta korekton: korektofara aldono al cirkulero.
  • malkorektaĵo (evi)
    Io, kio meritus korektadon: elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj (Z).
  • miskorekti
    Erare korekti tion, kio ne estas korektenda.
  • nekorektita
    Lasita sen korekto: ili trovos nekorektite (nekorektitaj) tiujn samajn erarojn (Z).
  • surkorekti
    Korekti, skribante ĝustan formon sur neĝustan: estas malpermesite surkorekti oficialajn dokumentojn.

    korekti


    Iel rilatitaj:

    anastigmatx aplanatx erarx verx ĝustx