valida

valid/a (4)

  1. Prezentanta la formon, formulojn aŭ kondiĉojn, postulatajn de leĝo, por ke dokumento regule efiku: valida akto, kontrakto, testamento, pasporto, fervoja bileto.
  1. (vs) (pp aserto, argumento ks) Havanta valoron, efikon, ĝustecon en difinitaj cirkonstancoj: valida nur post aldona hipotezo.
  • validi (ntr)
    Esti valida: via pasporto ne plu validas; la reglamento validos por la somero de ĉi tiu jaro.
  • valideco
    Eco de io valida: daŭrigi la validecon de abonkarto.
  • validigi
    Fari ion valida: validigi akton, testamenton; validigi la elekton de deputito.
  • validiĝi
    Iĝi valida: la kontrakto definitive validiĝos la 1an de Julio.
  • eksvalidiĝi
    Perdi sian validecon.
  • eksvalidiĝo
    ĉeso de ĉiuj rajtoj, priskribitaj en kontrakto.

    validx


    Iel rilatitaj:

    balotx efikx monx verx