fabelo

*fabel/o

  1. Distra rakonto, precipe destinita al infanoj, pri fiktivaj aventuroj de herooj kun supernaturaj kapabloj: la fabeloj estas la moderna formo de la antikvaj mitoj; la fabeloj de Perrault, de Grimm, de Andersen; li povosciis rakonti tiom multe da fabeloj kaj historioj, ke estis plezure lin aŭskulti (Z); la 'Vintra Fabelo' (komedio de Sekspiro).
    fablo, legendo, folkloro.
  1. (f) Nekredebla, mensoga rakonto aŭ aserto: ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredanta infanajn fabelojn! (Z); rigardu min, aŭskultu min, kaj konvinkiĝu, ke mi ne estas fabelo! (Z); fabelo de maljunaj virinoj (Z); mi diros, ke tio estas fabeloj por enluligi (Z); ne rakontu al mi fabelon!
    blago.
  • fabela
    1. Apartenanta al fabelo: fabelaj vortoj (Z), tempoj; fabela estaĵo.
    1. Eksterordinara, nekredebla: fabela riĉeco.
      mirakla, miriga.
  • fabel (ad)i (ntr)
    Elpensi, rakonti fabelojn: ĉiuj nomis lin Via Sinjora Moŝto kaj ili ridis, kiam li fabeladis.
  • fabelaĵo
    Io tiel malvera, kiel fabelo: fabelaĵoj, fabelaĵoj! (Z).
  • fabelaro
    Libroforma kolekto da fabeloj.
  • fabelisto
    Elpensinto de multaj fabeloj.
  • fefabelo
    Tia fabelo, en kiu fe (in)o ludas rolon.

    fabelo



    fablo

    Iel rilatitaj:

    Andersen Atlantidx Dekameronx baziliskx centaŭrx eventx fablx fex sorchx verx