rekta

*rekt/a

  1. Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro: rekta vojo estas pli mallonga ol kurba (Z); ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun (Z); rekta bastono (B); (f) nia vojo ĉiam devas esti digna kaj rekta (Z) (sen trompo kaj ŝanceliĝo); rekta linio de parenceco.
  1. Kursanta sen interrompoj: ni ĝuas rektajn komunikojn kun la ĉefurbo; rekta trajno al Romo.
  1. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo: havi kun iu rektajn rilatojn; rektaj impostoj; rekta televida dissendo (ne antaŭregistrita).
  1. Vertikale staranta: ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel stango, kiel kandelo, kiel cipreso; kun kapo rekta kiel koko; rekta fasono, tiparo (kontraste al oblikva aŭ kursiva); [ANATOMIO] rekta muskolo de abdomeno (M. rectus abdominis).
  1. a) [MATEMATIKO] (pp linio) Estanta parto de rekto.

b) [MATEMATIKO] (pp angulo) (evi) = orta.
  1. a) [LINGVOSCIENCO] (pp komplemento) Uzata sen prepozicio aŭ postpozicio: la rektan objekton montras akuzativo;

b) [LINGVOSCIENCO] (pp kazo) Koncernanta la komplementojn de la duvalente uzataj verboj (nominativo, ergativo, senprepozica akuz.).
  1. [LINGVOSCIENCO] Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo: la rekta parolo (Z). [VIDU] citilo.
  • rekte
    1. Laŭ la plej mallonga linio, sen rondiroj kaj zigzagoj: kuri rekte al la celo; en aliaj urboj mi nenie haltos kaj mi veturos el Varsovio rekte Francujon (Z); kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas (Z); (f) alpagi rekte al la afero (Z); trafi per la parolo rekte en la vizaĝon (Z); nia nedekliniĝa irado rekte antaŭen (Z); mi nun transiros rekte al la demando (Z); mi tion diris al ili tute rekte (Z).
    1. Vertikale: virinoj sidis aŭ staris rekte (Z); sako malplena sin rekte ne tenas (Z); kruco, kiun li tenis rekte en la mano (Z); (f) la amo estis tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj de elprovado (Z).
    1. Senpere: la ceterajn mil ekzemplerojn ŝi donu rekte al tiu persono (Z); la verko estis skribita rekte en E. (Z); mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala (Z).
    1. ĝuste, plene, precize: leviĝis vento, sed rekte en la kontraŭa direkto (Z); li sidiĝis rekte sub la sonorilo (Z); el ĉiuj reformoj 9/10 estas absolute senbezonaj aŭ rekte malutilaj (Z); se vi ekz. diras 'venis tago, kiun mi tiel longe atendis', via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara (Z).
  • rekto
    [MATEMATIKO] Linio en ebeno aŭ spaco nebarita en ambaŭ direktoj, kiun estigas punkto sin movanta en fiksa direkto; afina subspaco kun dimensio 1: du neparalelaj rektoj en ebeno sekcas sin.
  • rekteco
    Eco de io rekta: kontroli la rektecon de stango, de spado.
  • rektigi
    1. Fari ion rekta: rektigu en la stepo irejon por nia Dio (X); rektigu vian dorson!; nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion (Z).
    1. [TIPOGRAFIO] Aranĝi (tekston) tiel, ke difinitaj partoj estas en vertikaloj: rektigi nombrojn laŭ la komoj; rektigi alineon dekstre, maldekstre, ambaŭrande.
      alkadrigi, centrigi, dekstrigi, maldekstrigi.
  • rektiĝi
    Iĝi rekta: li subite rektiĝis (Z); rektiĝu! .
    streĉiĝi.
  • rektilo
    Plata aŭ kvadratsekca ilo el ligno, plasto aŭ ŝtalo, uzata de desegnistoj, masonistoj ks, por tiri rektan linion: desegna, T-kapa rektilo; kunmetebla mezurrektilo (mezurvergo). [VIDU] ŝnuro.
  • elrektigi
    De kurba pozicio rektigi: Marta staris ĉe la muro kun elrektigita talio (Z).
  • elrektiĝi
    De kurba pozicio rektiĝi: ŝi elrektiĝis, volis desalti (Z); li alte elrektiĝis (Z).
  • malrekta
    1. Ne ĉiam konstante iranta en unu sama direkto: ili povas ankaŭ per malrekta vojo tien alveni (Z); (f) malrekta estas la vojo de homo kulpa (X).
    1. Ne vertikala: la muroj estas malrektaj (Z).
    1. (ark.) Oblikva.
  • *malrekte
    En malrekta maniero, pozicio: la tablo staras malrekte (Z).
  • malrekteco
    Eco de io malrekta: malrekteco de la spino.
  • nerekta
    1. Ne senpere trafanta la celon, la koncernaton: nerekta aludo; nerektaj impostoj; deveni de iu laŭ nerekta linio; afero, kiu ne koncernas E-on, kvankam nerekte ĝi povas fariĝi tre grava ankaŭ por E. (Z).
    1. a) [LINGVOSCIENCO] (pp komplemento) Markita de prepozicio aŭ postpozicio: nerekta objekto, adjekto;

    b) [LINGVOSCIENCO] (pp kazo) Alia ol nominativo, ergativo kaj senprepozica akuz.
    1. [LINGVOSCIENCO] Citanta ies vortojn sub formo de dependa prop.: en la nerekta parolo oni konservas la tempon kaj modon de la rekta parolo.

    rekta


    afina rekto.alpaŝi rekte al la afero.dependi.direkto.Diri ion ĵete, rekte en la vizaĝon.duonrekto.eŭlera rekto.Havi la sunon rekte en la okuloj.Instrui al iu kiel paŝi rekte. komplemeto.kurba.La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitajel la sama punkto ĝis la sama rekto.linio.Navigado per rekta vidado, per instrumentoj.Navigado per rekta vidado, per instrumentoj. nazo rekta, kurba, hoka,plata, kuspita.nerekta.Ni povas per kurba vojo al rekta celo veni.Opinio persona, komuna, populara, tre prudenta, ortodoksa, ne,konforma, rekte kontraŭa al, arte fabrikita, bazita sur, fundamentita.Preni la bovon per la kornoj (= iri rekte al la malfacilaĵoj).Pugni lin rekte en la kolon.rekta bildo.rekta kurento.rekte.rektif'ilo.rektifebla.rektifi.rektifilo.rektigilo.rektilo,rektilo.Rekto orta al alia rekto, al ebeno.rekto.samrekta.senpere.streĉi.subite.Tranĉi rekte en la karnon.vektora rekto.vertikalo.
    celo. direkto. geometrio. punkto. spaco. turni. vero.

    Iel rilatitaj:

    asimptotx bildx celx ciklx direktx ebenx elektrx formx geometrix linix movadx nazx pendx platx punktx sidx spacx turnx verx