kalumnii

*kalumni/i (tr)

Malutili al ies honoro aŭ reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp: ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro (X); ne diru tion, vi kalumnias vin mem, sinjoro!; kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas (Z).
akuzi, klaĉi, raporti.
  • kalumnia
    Prezentanta kalumnion aŭ rilata al kalumnio: kalumnia famo, informo, kampanjo.
  • kalumnio
    Eldiro de tiu, kiu kalumnias: estu ĉasta kiel glacio, vi ne evitos la homan kalumnion (Z); se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam iom lasas (Z); se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas (Z); disporti kalumniojn inter ia popolo (X); kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo (X).
  • kalumniado
    Sistemeca uzado de kalumnioj kontraŭ iu.
  • kalumnianto, kalumniulo
    Tiu, kiu kalumnias: kalumnianto disigas amikojn (X).

    kalumnix


    Iel rilatitaj:

    akuzx denuncx verx