fakto
fakt/o
lo, kion oni scias reale ekzistinta aŭ ekzistanta: E. estas fakto, kiun oni povas ŝati aŭ ne, sed kiun oni ne povas nei (B); kio estas tute simpla, plej ordinara fakto en la mondo (Z); la belaj grandaj teorioj estas ofte detruataj de malbelaj etaj faktoj; oni devas antaŭe ekkoni ĉiujn faktojn de la afero; ne ekzistas terno sen nazo, nek fakto sen bazo (Z); la kritiko [...] ĉiam estas saĝa... post la fakto (Z). fakta
Reale ekzistanta: fakta vero (kontraste al deduktita), fakta potenco, agnosko (kontraste al jura ks). fakte
Tute konstateble: li ne venis, ĉar, fakte, li estas malsana.
Esprimoj
Distordita prezento de la faktoj.
Fermi strute la okulojn antaŭ la faktoj.
La ĉiferoj, la faktoj parolas per si mem.
Malkovro de nova fakto senkulpigas lin.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
Scienco estas akumulado de etaj faktoj.
Kelkaj kunmetaĵoj
faktefakta
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
dedukti
ekzisti
konstati
reala
scii
Ankaŭ vidu:
ekzisti. esti. justico. kulpa. okazi. prezenti. scienco. senso.
Iel rilatitaj:
aposteriorx
apriorx
deduktx
donx
efektivx
ekzistx
estx
eventx
justicx
justx
kazx
konstatx
kulpx
okazx
prezentx
realx
sciencx
scix
sensx
verx