triumfo

triumf/o

  1. [HISTORIO] Pompa kaj solena eniro en Romon, per kiu la Senato honoris generalon post aparte brila venko aŭ kampanjo.
  1. Granda sukceso, aparte rimarkinda atingo: la triumfoj de la scienco; via kolero nur dolĉigos al li la triumfon (Z); la Dresdena kongreso estis vera triumfo; se vi forlasos vian oficon, tio estos nur unu el la triumfaj de s-ro de Beaufront (Z); tiu statuo estas la triumfo de la malbona gusto.
  1. Sento, kiu akompanas tian venkon: 'Vi vidas!'ekkriis Anjo kun infana triumfo (B); oni povis vidi lian triumfon en liaj okuloj.
  • triumfi (ntr)
    1. Ricevi la honoron de triumfo: Pompeo triumfis trifoje.
    1. Brile sukcesi, havi la superecon: triumfi super iu (Z); nun mi triumfas, kaj mi havas, per kio malaltigi vian fierecon! (Z).
    1. Fieri pro venko, pro sukceso.
  • triumfa
    Rilata al triumfo: triumfa procesio, triumfa ĉaro (B); triumfa krono (el laŭroj), arko; (f) forlasi triumfe la salonon de juĝo (Z).

    triumfx


    Iel rilatitaj:

    verx